Irante laux Bay Strato gxis College, mi jam povas vidi verdan stelon tra la kafeja fenestro. Fiksite je futo super la mahagona tablo en ingeto, la stelo - simbolo de la Esperanto movado dum sia pli ol 100 jara historio - bovenigas membrojn kaj vizitantojn al la cxiusemajna kunveno de la aktivaj Esperantistoj de Toronto. Ken kaj Kathy du longdauxraj membroj de la klubo, estis tie kiam mi alvenis. Ambaux bonvenigis min kun varma manpremo kaj kora " Saluton"
"Esperanto" nomas kaj la planlingvon kaj la movadon kiu praktikas kaj antauxenigas gxin. La lingvo estis planita por utili kiel la komuna dua lingvo de la mondo, kaj faciligi la komunikadon trans landlimoj kaj kontinentoj. Se ni cxiuj lernus Esperanton, laux tiu logiko, homoj de ie ajn en la mondo povus libere interparoli.
La movado argumentas ke Esperanto povas pli facile atingi tiujn celojn ol iu alia lingvo. Kiel planlingvo Esperanto havas praktikan avantagon kompare kun alia lingvo, kiu kreskis " nature". Gxia ortografio estas tute fonetika, gxiaj gramatikaj reguloj simplaj kaj senesceptaj. Gxia dezajno faciligas lernadon, kaj lauxsajne gxi estis sukcesa; lauxtakse oni lernas gxin kvar foje pli facile ol iun de gxiaj konkurantoj por statuso de monda lingvo.
La ideologia fundamento de Esperanto ofertas vizion de internacia socio. Cxar gxi estas neuxtrala lingvo, tiuj kiuj uzas gxin por komunikado faras tion kiel egaluloj. La metaforo plej ofte uzata estas tiu de manpremo: ambaux partioj devas etendi sin, klopodante okazigi la komunikadon. Ni cxiuj tro bone scias kian avantagxon la denaska parolanto de la angla havas super tiu, kiu nur studis gxin. Esperanto, kiu apartenas al cxiu egale, estas same alirebla al cxiuj kiuj volas lerni gxin.
Do mi sekvis la auxtososeon 403 al Toronto, por renkonti kelkajn entuziasmulojn pri Esperanto. La anoj de la Esperanto-Rondo de Toronto estas eklektikuloj: iuj alvenas en gxinso, iuj en kompletoj. Diversaj kialoj kondukis ilin al la lingvo, kaj ili havas malsamajn nivelojn de sperteco. Kio frapas min estas ilia komuna entuziasmo por tiu lingvo kiu estas evidenta en ilia varmkora bonvenigo de novuloj, kaj en ilia serioza maniero paroli pri la principoj de Esperanto.
La plimulto de la membroj ne estas lingvistoj - pluraj venis al Esperanto post nekontentigaj spertoj kun aliaj lingvoj. Kathy kaj Detlef kune subridas pri iliaj luktoj kun la franca.
Ron, kiu malbone auxdas, memoras siajn problemojn kompreni lingvojn kun neregula prononcado kaj la rezultan frustron. La longjara instruista kariero de Curtis okupis lin troe por majstri lingvon, sed nun dum lia emeriteco, li esperas plenumi sian jxurpromeson " ne morti unulingvano". Preskaux cxiuj komencis lerni per simpla libro kun la titolo "Teach Yourself Esperanto" kaj rakontis pri homoj cxirkaux la mondo kiuj majstris la lingvon sen iam vivavocxe paroli gxin.
La simpleco de Esperanto estis unu de la fundamentaj celoj de gxia kreinto D-ro L.L. Zamenhof. La kapablo komuniki trans limoj kaj lingvoj ne plu estus la privilegio de la altaj klasoj. Iu ajn povus preni la Zamenhofan brosxuron kaj instrui sin mem paroli.
Gxis hodiaux la Esperanto-movado kredas ke la ebleco lerni duan lingvon kaj komuniki kun homoj en aliaj landoj estas fundamenta homa rajto.
La defio, kompreneble, ne estas la malfacileco lerni la lingvon, sed pli gxuste konvinki homojn ke tia lernado estas valora. Oni kutime lernas lingvon por komuniki kun grupo da homoj.
Esperanto, sen teritorio kiu certigas gxian paroladon, staras antaux dilemo: neniu volas lerni gxin, gxis lauxmoduloj unue lernas gxin. Zamenhof anticipis tiun problem kaj provis solvon.
Cxiu ekzemplero de lia unua brosuro enhavis ok promesilojn je la malantauxo, kiuj estis subskribotaj kaj resendotaj al la auxtoro, kun la promeso ke la subskribinto lernus Esperanton se 10 miljonojn aliaj homoj subskribus la saman promesilon. Tiun altegan kvoton oni neniam atingis, kaj la malfacileco demonstri la utilecon de la lingvo - la fundamenta barilo al la sukceso de ia planlingvo - sxajnas esti la plej granda defio de Esperanto hodiaux.
En multaj partoj de la mondo tiu defio estas forte alfrontita. D-ro Mark Fettes, direktoro de la Fonduso por Esperantologiaj Studoj (Esperantic Studies Foundation), notas la ekaperon de la lingvo en okcidenta kaj sud Afriko kaj sud Azio. Gxia konsiderinda sekvantaro en Cinio eliras el la cxefaj urboj en kiuj gxi unue koncentrigxis. En Brazilo, longdauxra Esperantuja fortikajxo en Sud Ameriko, evidentigxas dauxra kaj rapida kresko: Aktivaj parolantoj nombrigxas je centoj da miloj.
La Euxropa Unio estas la fokuso de multaj esperoj de la movado. D-ro Geoffrey Greatrex, nuna prezidanto de la Kanada Esperanto Asocio (KEA), notas ke la traduk-malfacilajxoj de la EU substrekis la problemon kiun Esperanto intencas solvi. La 11 oficialaj lingvoj de la EU nun rezultas je 72 traduk-direktoj. Tiu nombro plialtigxos nemalmulte kiam oni aldonos la lingvojn de la novaj membrosxtatoj. Tiam la oficialaj lingvoj nombrigxos 20. Lauxtakse la kosto por la tradukado estas 33 procento de la totala bugeto. Kelkaj francaj, italaj kaj EU-aj parlamentanoj jam sugestis la uzon de Esperanto kiel pontlingvo en la tradukado.
Prelego en la malta lingvo estus unue tradukita en Esperanton, kaj poste en la aliajn 19 oficialajn lingvojn; tiu versxajne estus pli simpla kaj pli akurata ol traduki la maltan rekte en lingvojn kiel la portugala kaj estona, por ne mencii la malfacilecon trovi tradukistojn kun tiaj vastaj talentoj.
La kafeja tablo estas plenplene da ekzemploj da Esperanta kulturo. Ken montras al mi publikajxojn el Koreo, Latvio, kaj Svedio. Kathy kaj Scott montras kelkajn Esperantajn kodoojn, kaj mallonge diskutas la meritojn de la klasikaj gitar-ritmoj de Kathy, kontraux la elektronikajxoj de Scott. Oni mencias la vastan elekton de tradukitaj tekstoj, de preskaux cxiu klasika auxtoro. Nova libro, aux esperanta traduko, aux originala verko, estas eldonita en cxiu tago de la jaro.
Gxia simpleco defias niajn
kutimajn opiniojn pri
lingvo.
Mia propra sercxado rivelis ke Esperanto aperis en la disk-notoj de la disko Blood and Chocolate de Elvis Costello, kaj en vidbendo de Michael Jackson nomita History. La kultfilmo Incubus kun William Shatner kiel cxefrolulo estis tute filmita en Esperanto. Originala poezio de William Auld estis nomumita por la Nobelpremio por literaturo en 1999 kaj 2000. Sercxo per Google (kiun parenteze oni povas fari en Esperanto) por " Esperanto" rezultas en 930 000 pagxoj.
Esperanto ne estis la unua provo de monda lingvo. Descartes kaj Leibnitz promociis la ideon en la 17-a jarcento por stimuli logikan pensadon kaj intersangon de ideoj. Inter la apartaj notindaj provoj trovigxas Basic English kaj Volapuko, sed malpopularigxis la unua cxar gxi estis pli malfacila ol gxi aperis, kaj la dua pro gxia komplika vortarangxo kaj la rifuzo de la kreinto plibonigi gxin.
Zamenhof finis krei sian lingvon en 1905, sed gxi sxangxis malmulte ekde tiam. Gxia simpleco defias niajn kutimajn ideojn pri lingvo: Esperanton priskribas kaj klarigas 16 senesceptaj reguloj. Cxiu litero en la 28 litera alfabeto prononcigxas same en cxiu circonkstanco; la reguloj "unu litero unu sono," kaj "akcento sur la antauxlasta silabo" permesas al iu ajn kun alfabet-gvidilo prononci ajnan vorton en Esperanto gxuste. La lingvo konstruigxas je grupo da radikoj: sufiksoj montras cxu temas pri substantivo, adjektivo, adverbo aux verbo en unu de la ses tempoj. Greatrex substrekas la ricxan esprimpovon en la vortkombinoj, akapara defendo kontraux la pretendo ke planlingvo ne kapablas esprimi la vastecon kaj profundecon de homa penso. Brian Kaneen, prezidinto de KEA unue interesigis pri la lingvo pro gia vort-konstrua kapablo. Greatrex notas, "estas aferoj, kiujn oni povas esprimi en Esperanto, kiujn oni ne povas esprimi en iu alia lingvo."
Esperanto sajnas havi aparte malfacilan tempon en Nord-Ameriko; Fettes agnoskas, ke cxi tie en Kanado gxi restas bone gardata sekreto. Tiu fenomeno povas rezulti de niaj opinioj pri fremdaj lingvoj kaj niaj vojagxkutimoj. La tipa nordamerikano malofte vojagas ekster la angla-parolantaj teritorioj. Ecx kiam ni vojagxas pli eksteren, Fettes kredas ke ni rigardas tian vojagadon kiel turisman, kies fokuso estas je la vidindajxoj pli ol renkontigxo kaj interago kun la loka gento. Esperanto, do, malfermas signifoplenan fenestron, tra kiu oni povas rigardi la mondon: "Gxis certa grado Esperanto nur farigas interesa kiam oni komencas pensi pri kontakti la ceteran mondon en tute alia maniero, kaj tio estas ideo pri kiu oni eble ne ekpensus, se oni ne konscias pri gxia ebleco."
La ebleco sperti alispecan vojagxadon estas unu de la cxefaj kialoj por lerni la lingvon. Ekzistas adreslibro kun la nomoj de pli ol 1 200 Esperantistoj cxirkaux la mondo kiuj pretas senpage gastigi samideanojn. La rakontoj kiuj rezultas de trans landlima vojagxado montras la rimarkindan sxancon por komunikado kaj malpruvas la zorgon ke la lingvo nuntempe ne estas utila. Kaneen lauxdas la eblecon de la lingvo "prezenti landon en tute alia aspekto kiam gxia parolanto ne plu estas devigita paroli nur kun hotel-personaro." Intersxangxvojagxo al Pollando konvikis Fettes, cxar li povis komuniki en lando en kiu la loka lingvo estis por li tute nekonata.
Multaj de la plej korvarmigaj rakontoj originas en tiuj intersxangoj. Tio certe estis la kazo por Jeremy, unu de la pli parolemaj membroj de la Toronta Rondo, kiu rakontis pri vojagxo al Japanio kiun li faris antaux nelonge, kie li vizitis tri esperantistajn familiojn. Li vizitis la Hirosiman Pacmuzeon kun loka familio, kaj povis paroli kun ili pri iliaj spertoj: "Estis malkiel la kutima cxicxeronita busvojagxo. Mi povus studi la japanan dum 20 jaroj, kaj mi neniam sukcesus paroli gxin tiom bone, kiom ni nun povas komuniki en Esperanto."
La ebleco tiel komuniki -rekte kaj honeste inter individuoj de tre malsamaj mondopartoj- estas ofte citita de esperantistaj entuziasmuloj, kiel gxia plej bona trajto. "Tre ofte provante paroli fremdan lingvon nebone konatan, oni fine diras, ne kion oni volas, sed nur kion oni povas," Detlef emfazis. Kathy kunsentas: "Se mi volas diri ion al individuoj en alia lando, mi ne bezonos jarojn por lerni ilian lingvon, kaj ili ne bezonos jarojn por lerni la mian, ambaukaze cxiu el ni sentus gxenon. Mi povas rekte paroli al tiuj personoj."
La grado en kiu Esperanto disvastigxis kaj ankoraux disvastigxas tra la mondo estas tute la rezulto de la klopodoj de privataj civitanoj. Ekzistas nenia Goethe Instituto, nek lernolibraj subvencioj kiel por ESL (Angla kiel dua lingvo). Rimedoj estas malvastaj kaj la movado dependis kaj dependas je la malavareco de gxiaj parolantoj por dissemi gxin. Detlef kaj Ken estas parto de grupo de 16 individuoj, kiuj volontulas por korekti ekzercojn de senpaga 10-leciona interret-kurso. Novulojn al la Toronta Rondo oni kuragxigas provi iliajn unuajn pasxojn en Esperanto dum la cxiusemajna kunveno, aux prunti literaturajn aux lernolibrojn de la kluba biblioteko. Greatrex kaj Kaneen ambaux mencias plursemajnajn kursojn, kiujn ili senpage instruis. La Fonduso por Esperantologiaj Studoj provizis rimedojn al pluraj edukaj ttt-ejoj; mi persone rekomendas www.lernu.net, en kiu la gvidisto tra gxiaj pagxoj estas amuza verda ulo nomita Zam.
Por esti aceptata en Nord Ameriko, Esperanto ankoraux havas longan vojon antaux si. "Se oni povas jugxi per Nordamerikaj lingvikaj lernolibroj, Esperanto estas tabua aux paria temo," agnoskas Kaneen. Sed li dauxrigas per aserto " kion la lingvo jam atingis en 117 jaroj plejparte per la klopodoj de informitaj privataj individuoj estas fakte suficxe mirinda miaopinie." Lia respondo al kritiko estas simpla: "Al iu, kiu pretendas ke Esperanto fiaskis, mi simple dirus, 'Prenu duonhoron kaj prisercxu gxin. Se vi estas tro stulta por vidi la praktikajn avantagojn de Esperanto, tiam estas vi la strangulo. Estas via malgajno, ne la mia.'"
Mi estis bonsxanca ke mi cxe-estis kiam kontrauxulo, sinjoro de la apuda tablo en la kafejo Timothey's alpoksimigxis al anoj de la Toronta Rondo. Li kritikis Esperanton kiel fiaskitan, akademian eksperimenton de la 1950-aj jaroj, kiun neniu uzas, pretendante ke lingvo sen kulturo neniam sukcesos. La klubanoj estis bone preparitaj. Jeremy kaj Detlef detruis liajn supozojn kaj proponis kontraux-ekzemplojn al preskaux cxiu pretendo. La elekto de tiu momento estis por la sinjoro iomete malbonauxgura, cxar la klubanoj estis alportintaj revuojn de tra la mondo por ke mi rigardu ilin, kaj esperanta muziko estis gxuste tiam auxdebla per la sonsistemo de la kafejo (temis pri akustika albumo de la sveda muzikistaro Persone). Tio estas nur unu ekzemplo de tio, kion Jeremy nomas "socia neuxrozo pri Esperanto."
Esperanto ja havas
kulturon - gxi estas la kulturo de
kosmopolita internacia
komunumo.
Cxar Esperanto ja havas kulturon -estas la kulturo de kosmopolita internacia komunumo. Lau Fettes la Esperanto movado estas "vizio. Malgranda labormodelo de alispeca tutmondigxo, kie homoj kontaktas unu la alian trans naciaj limoj je tutmonda nivelo, en manieroj tute aliaj ol tiuj kiuj nun estas subtenataj per la granda procezo de tutmondigo kiu okazas nuntempe." La vizioj de elpopola tutmondigo estas parenca al tio, kion ni vidas en la sociaj movadoj pli konataj en niaj universitatoj kaj komunumoj.
"Certe estas idealismo," diras Fettes, "aliakaze, oni povus kontentigxi per lernado de la angla, aux instruo de gxi al tiuj malbonsxanculoj kiuj ne lernis gxin denaske." Sed la idealismo de Esperanto kiel konceptita de Zamenhof estas iom sobra. Ne estas pretendoj de universale akceptata utopio; estas "dauxra projekto por pritraktadi diferencojn, kiu povas cxiam redefini sin. Ni ne atingos punkton kie cxiuj niaj opinioj sinkronas, sed gxi provizas rimedon per kiu homoj povas almenaux pridiskuti iliajn diferencojn, ecx se finfine ili konsentas malkonsenti."
Dum mi trinketas mian kafon, Detlef diras al mi pri lia percepto pri bariloj: "Esperanto estas iomete kiel naturmedia demando. Multaj homoj kunsentas ke io estas farenda, sed neniu volas respondeci pri la unua paso. Homoj timas ke gxi kostos ion, kaj neniu volas cedi avantagxon kiun ili akiris antauxe." Auxdi Kathy priskribi babilcxambrojn plenaj de individuoj el ciu kontinento, kaj bildigi al mi Ken korektante kun pacienco la ekzercojn senditajn de cxiu mondoparto kaj auxdi la rakontoj de Jeremy de la cxiujara Universala Kongreso, kie homoj de 85 landoj gxuas la samajn filmojn kaj prelegojn sen ia tradukisto, tio klarigas al mi kion signifas la Espero.
"Mi nun sentas min kiel mondcivitano" diras Kathy serioze, "dum antauxe mi ne sentis tion."