Biografiaj notoj pri Ken Price

NASKIGXO, FRUAJ JAROJ

Mi naskigxis la 19-an tagon de julio en la jaro 1936, en Liverpool, Anglujo. Mia patro, David Price, estis ingxeniero en hospitalo tie. Pli frue li estis sxipingxeniero por la kompanio Cunard. Li kaj mia patrino renkontigxis la unuan fojon kiam sxi estis reiranta al Novjorko en "lia" sxipo, post vizito hejme en Cockermouth, Cumberland.

MAP Proksimume tri monatojn poste, ni translokigxis al Macclesfield, Cheshire - ne tre malproksime. Geamikoj de miaj gepatroj, Ges-roj Clarkson farigxis miaj bapto-gepatroj. Antaux ol mi estis suficxe agxa por nun memori, ni translokigxis denove, cxifoje al la orienta flanko de anglujo, kie mia patro farigxis la ingxeniero cxe la hospitalo en Bourne, Lincolnshire. Miaj unuaj memoroj estas pri lokoj, personoj, kaj okazajxoj tie.

Kiam mi estis proksimume tri-jara mi rompis mian dekstran femuron. Mi estis staranta sur remburhundo, klopodante atingi ion sur la bufedo, kiam la remburhundo forglitis, kaj mi falis. Mi pasigis almenaux unu nokton en la loka hospitalo, kaj venis hejmen kun kruro en plasto.

Cxe la fino de la malgranda strato kie nia domo situis estis lago. Jarojn poste mia patro certigis min ke gxi estas nur malgranda lageto. Sed al malgranda knabeto gxi sxajnis esti lago. Flanke de la lago estis herbokovrita deklivo sur kiu iam staris fortikajxo de praa brita heroo "Hereward the Wake". Tie mi foje ludis kun miaj amikoj. Ni sxatis kusxi sur la grundo cxe la supro kaj ruligxi malsupren. Iun tagon kiam mi faris tion - versxajne post pluva vetero - mi alvenis cxe la malsupro kun nur unu sxuo. La alia restis ie en kota areo en la mezo de la deklivo. Kiam mi venis hejmen, mia patrino estis iom sxokita pro tio ke mi estis kovrita de koto, kaj resendis min por plusercxi la mankantan sxuon. Mi ne memoras cxu mi trovis gxin.

Dum ni logxis en Bourne, okazis du notindaj aferoj. Mia frato Ian naskigxis. Mia patrino restis hejme por la nasko, helpata de akusxistino. La dua mondmilito komencigxis, kaj baldaux ni translogxigxis denove.

La DUA MONDMILITO

Dum la komencaj monatoj de la dua mondmilito ni estis en Gloucester (pron. "Gloster"), nemalproksime de Bristol, en sudokcidenta Anglujo. Tie mi vidis bombon fali, en la posttagmezo, de sola aviadilo, kiu trankvile superflugis, sen la kutima bruo de la fl ugatak-sirenoj.

La bombo falis sur la fervojaj reloj, ekster la stacidomo, kaj la bombaviadilo forflugis sen esti gxenata. Alia memoro de tie, estas pri la nokto kiam incendia bombo falis aliflanke de la hegxo cxe la fino de nia gxardeno. Gxi ne kauxzis fajron, do ne estis problemo.

Dum ni logxis en Gloucester ni ricevis gasmaskojn. Unu estis multege pli granda ol la aliaj. Tio estis por mia frateto, kiu estis nur kelkmonata bebo. Bebo devis kusxi tute en la gasmasko! Mi estis kvarjara tiam, kaj ricevis ordinaran gasmaskon.

Ni tiam translogxigxis al Chester, dum mia patro restis en la sudo por labori, konstruante hospitalon por la Usona armeo, apud Stonehenge. Preskaux cxiuj familianoj de mia patro logxis en Chester, la urbo kie li naskigxis. Ni logxis kun lia fratino Minnie dum monato.

Chester estas cxe la norda parto de la landlimo inter Anglujo kaj Kimrujo. Gxi certe estas vizitinda. La centro de la urbo estas malnova, kun tiel nomataj "Tudor-stilaj" duon-trabaj (anglalingve "half-timbered", sed trabo estas "a beam") konstruajxoj, ku n nigraj aux brunaj traboj kaj blanka aux flaveta plasto inter la traboj. Romia muro ankoraux cxirkauxas tiun centran parton, kaj mi sxatis marsxi cxirkaux la urbo sur gxi. Mi ofte feriis en Chester en postaj jaroj, kaj cxiam sxatas reiri tien.

Post monato en Chester, ni iris al Cockermouth en Cumberland (nun "Cumbria" - gxi reprenis la nomon de la antikva regno kiu estis tie) kaj logxis cxe mia avino (patrino de mia patrino). Tiun someron mi eniris hospitalon duan fojon, cxar kuracisto rekomendis ke oni eltrancxu miajn tonsilojn - io kiun oni ne plu ofte emas fari.

Cumberland estas parto de la "Laga Regiono" de Anglujo, kaj estas tre bela, kun montoj kaj lagoj, kaj sen grandaj urboj. En septembro mi komencis iri al lernejo. Gxi estis la sama lernejo kiun mia patrino iam cxeestis. Sxi ankoraux konis la lernejestrinon, Frauxlinon Tinker.

Post kelkaj monatoj, ni translokigxis denove. Cxi foje ni iris al Bristolo (Bristol), kie mi patro nun laboris en registara ingxeniera oficejo.

La intensa bombado de Bristolo, kiu okazis dum ni estis en Gloucester, jam finigxis, kaj plejmulte de la postaj atakoj estis kontraux aliaj urboj. Ni logxis en Bristolo de 1940 gxis 1947.

Mia dua frato, John, naskigxis post la milito, en auxgusto 1947. En decembro de la sama jaro, ni ankorauxfoje translogxigxis, kaj eklogxis en Woodbeck, apud Retford en la graflando Nottinghamshire. Se vi iam legis pri Robin Hood, vi jam scias ion pri tiu regiono. Ni estis kvardek mejloj de Nottingham, kaj nur dekkvin mejloj de Lincoln - ambaux konataj pro la legendoj pri Robin Hood.

Mi cxeestis tre malnovan lernejon, East Retford Grammar School, kaj eklernis la internacian lingvon Esperanto kiam mi estis ankoraux en tiu lernejo, en la kvindekaj jaroj. Mi rimarkis, ke unu el miaj amikoj, John Oakes, legis libron dum la matena kunveno (antaux ol klasoj komencigxis) anstataux auxskulti la lernejestron. Mi scivolis pri la libro, kaj poste demandis al li. Gxi estis lernolibro de Esperanto.

Mi ektrovas ESPERANTO-n

Poste, mi trovis libron, Nelson's Esperanto Course, pri Esperanto, en la urba biblioteko. Mi prunteprenis kaj legis gxin. Mi opiniis, ke Esperanto estas tre bona ideo, kaj do, en 1953 mi komencis lerni gxin, kaj acxetis mian propran lernolibron.

Kiam mi iris al universitato, en Bristol, Anglujo, por studi sciencon, mi aligxis al mezgrada kurso de la Bristola Esperanto-Societo, gviditan de Pastro Downes, membro de la akademio de esperanto. Post kelkaj monatoj mi farigis "helpsekretario" de la so cieto.

Dum tiu tempo, mi ofte auxskultis la cxiu-semajnan radio-programon en Esperanto de radio-Zagreb (Jugoslavio). Radio-elsendoj el kelkaj euxropaj landoj estis auxskulteblaj en Britio.

La gefratoj de mia avo (patro de mia patrino) elmigris Anglujon al Kanado antaux la unua mondmilito, krom unu, Minnie, kiu iris al Kalifornio. En 1957, tri el ili, kaj iliaj gefiloj kaj genepoj, ankoraux logxis en, aux proksime de Toronto. Ili ankoraux korespondis kun mia patrino. Mi iris por viziti ilin, esploris la laborsituacion en Toronto, trovis tauxgan laboron, kaj restis. Mia penso tiam estis, ke mi restos dum jaro aux du, tiam iros al Novzeland, kaj al Auxstralio, kaj post kelka tempo revenos al Anglujo.

ELMIGRO AL KANADO

Por veni al Kanado, mi devis iri al Liverpool. Chester estas ne tre malproksime de Liverpool, do mi veturis unue al Chester per trajno, unu tagon antaux mia ensxipigxo, por viziti miajn parencojn tie. En la sekvanta tago miaj gepatroj venis al Chester per auxtomobilo, kaj veturigis min al Liverpool. Mi sursxipigxis je la fino de la posttagmezo. La sxipo estis la 25,500-tonela "Empress of Britain" (Imperiestrino de Britujo), de la kompanio Canadian Pacific (Kanada Pacifiko).

Je proksimume la sesa vespere la 19an de julio 1957, la 21a datreveno de mia naskigxo, mi foriris sur la sxipo, de la urbo kie mi naskigxis. Pro la okcidenten veturo de la sxipo, estis dudekkvin horoj en mia naskigxtago tiujara.

Mi dividis kajuton kun tri aliaj viroj. Unu, estis profesoro, kies nomon mi ne plu memoras, kaj alia, Tim, estis juna anglikana pastro el Irlando, survoje al Otavo. La tria, Norm Vaughan, estis el Melburno, Auxstralio. Li komencis cxirkaux-mondan sxipvojagxon, en la antauxa jaro, sed ne povis fini gxin cxar la kanalo Suez estis fermita pro la (septaga) milito tie. Cxi-foje li estis pli bonsxanca. Post tri tagoj sur la atlantika oceano, la sxipo eniris la riveron Sankta Lauxrenco, kaj bezonis du pliajn tagojn por atingi Montrealon.

Antaux ol ni atingis la urbon Kebeko, kanadaj enmigraj oficistoj venis sur la sxipon por kontroli cxies dokumentojn, kaj stampi ilin. En la fino de la posttagmezo la sxipo atingis Kebekon, kaj haltis tie dum kelkaj horoj. Ni povis iri por rigardi la urbon dum la vespero. Norm, iomete dika, portanta kolorplenan havajan cxemizon, kun fotilo pendanta de sia kolo, aspektis kiel ferianta turisto. Li diris, ke cxiam taksisxiforoj kaj aliaj kiuj volas gvidi turistojn, kontraux pago, atendas sur la kajo. "Mi montros al vi kiel eviti ilin - faru same kiel mi!", li diris. Kiam ni alvenis al la fino de la desxipira pastabulo, atendis tie, kiel li antauxdiris, gvidemuloj. Li svingis la manon kaj elkriis "Crew!" (sxipanoj!), kaj pretermarsxis.

Post kvar tagoj en la sxipo, ni tre gxuis du horan promenadon en la malnova urbo, kaj supren gxis la fama hotelo Chateau Frontenac, kaj fama batalejo Altajxoj de Abrahamo.

Dumnokte la sxipo lauxiris la riveron al Montrealo, kaj ni elsxipigxis tagmeze. Kiam mi trovis mian kofron, iu jam skribis sur gxi per kreto, "passed" (aprobita). Kredeble, kiam ili vidis kiel gxi estis cxirkaux-volvita per sxnuro kun multaj nodoj farit aj de sperta sxipisto (mia patro), ili ne deziris atendadi longan tempon dum mi malnodus la sxnuron por ke ili enrigardu! Mi lasis gxin tie, por ke la Kanada Pacifika kompanio liveru gxin al la fervoja stacidomo en Toronto.

Mi trovis la Montrealan fervojan stacidomon, kaj eksciis ke mi devos atendi gxis la dekunua horo vespere, por trajno al Toronto. Do, mi piede vagis tra Montrealo. Mi vidis policanon, kaj demandis al li cxu piedirantoj rajtas transiri la straton kontraux rugxa trafiksignalo, se neniu auxtomobilo estas videbla. Li ne diris ion, kaj indikis per sxultro-levo kaj disetendigxo de la manoj ke li ne komprenas min. Mi supozis ke li parolis nur franclingve. Du jarojn poste, mi eksciis de Montrealaj Esperantistoj, ke oni devis havi la kapablon paroli angle kaj france por esti policano en Montrealo, sed iuj el ili tiutempe ne emis respondi se oni alparolis ilin nur anglalingve.

Mi telefonis al la delegito de UEA, D-ro Pratley, fama ingxeniero, kiu desegnis kelkajn el la grandaj pontoj en Kanado, esperante ke mi povus renkonti lin dum mi estas tie. Bedaurinde li estis ekster la urbo, kaj mi neniam poste havis okazon renkonti lin. Promenante tra placo "Dominion", mi vidis la du afablajn usonajn frauxlinojn kiuj sidis cxe mia tablo dum la vojagxo, kaj ni mansalutis, kaj ridetis. Estas agrable vidi konatan personon kiam oni estas en nekonata loko. Ili estis survoje hejmen post ferio en euxropo.

Mi eniris malgrandan butikon, por acxeti ion. Post la acxeto, la posedanto diris "Vi estas angla, cxu ne? - tio estas EL ANGLUJO, ne EL KANADO". Mi jesis. "Ni havas nenian problemon kun vi, nur kun Kanadanoj", li diris. Mi ne komprenis lian signifon gxis post kelkaj jaroj. Dumnokte mi veturis per malrapida trajno laux la rivero Sankta Lauxrenco, kaj tiam laux norda bordo de lago Ontario, al Toronto.

La trajno alvenis en Toronto je la sepa matene. Estis tro frue por telefoni al mia kuzino Hazel, do mi mangxis ion en la fervojstacia restoracio, kaj poste eniris la subteran fervojon. Mi veturis norden sub la cxefa nordiranta strato, "Yonge", gxis stacio nomita "College", tiam piede revenis suden al la stacidomo "Union", gxuante la belan veteron.

Je la nauxa mi telefonis al Hazel. Sxi diris "Vi ne estas linotajpisto, cxu"? Mi diris ke ne, kaj sxi klarigis ke McLean's, gazeteldona kompanio kie sxi laboras, urgxe bezonas linotajpistojn, kaj oni diris ke se mi estas tia, sxi tuj venigu min tien.

Hazel venis por renkonti min, kaj veturigis min al sia apartamento, en strato nomita "Kenneth" avenuo, en la norda antauxurbo "Willowdale". Sxi reiris al la laborejo, kaj mi dormis dum iom da tempo. Vespere mi renkontis sxian edzon Murray Payne. Hazel diris ke sia patro, mia Onklo Vilcxjo (Uncle Will), deziras montri al mi "la nordlandon".

Sabate matene mi veturis kun ili al lia somerdomo, apud Bobcaygeon, sur la bordo de lago Pigeon (Kolombo). Hazel kaj Murray reveturis al la urbo, dimancxe vespere, sed mi restis kun la prageonkloj dum du semajnoj, gxis ili ankaux reiris al Toronto.

Mia onklo Will Winthorpe, estis la frato de mia (patrina) avo, kaj venis al Toronto antaux la unua mondmilito. Li estis sxoforo kaj auxtomobila mekanikisto. Alveninte Toronton, li iris al auxtomobila fabriko Russell, sur strato Yonge, por peti laboron. Sur la muro estis afisxo kiu diris "No Englishmen need apply" (Angloj NE laborpetu). Onklo Vilcxjo klarigis ke je tiu tempo, multaj angloj kiuj venis al Kanado konsideris sin superaj je nuraj kolonianoj. Kompreneble, kanadanoj ne sxatis tiun sintenon, kaj ne volis dungi ilin.

La afisxo ne detenis onklon Vilcxjon. Li eniris kaj petis renkonti S-ron Russel, la posedanton. Li donis siajn kvalifikajn paperojn al li, kaj S-ro Russel dungis lin. Onklo Vilcxjo surprizigxis pri la labormetodoj. Se pistono ne enirus la cilindron, cxar gxi estis iomete tro granda, la laboranto batis gxin per martelo, gxis gxi eniris. Tio sxokis Onklon Vilcxjon, cxar li estis instruita uzi nur perfektajn partojn, kaj rifuzi tian pistonon. Tamen, la auxtomobiloj funkciis, kaj estis pli malmultekoste tiel fari!

Tion dirinte, mi menciu ke Onklo Vilcxjo fieris, ke en 1957 kelkaj el la auxtomobiloj kiujn li helpis konstrui en tiuj unuaj jaroj, ankoraux funkciis - unu kiel traktoro sur farmbieno en Kebekio, kaj unu el ili estis en muzeo.

Eklaboro

Post monato da feriado, mi trovis postenon kiel kemiisto, cxe la firmao Canada Packers, en laboratorio de rafinejo de mangxeblaj oleoj (kokosa oleo, sojoleo, palmoleo k.t.p.) Cxar la rafinejo funkciis dudek-kvar horojn cxiutage, ankaux la laboratorio devis funkcii tage kaj nokte.

Eklogxinte en Toronto, mi renkontis euxropajn esperantistojn, kiuj ankaux venis cxi- tien antaux nelonge. Ili bone parolis Esperanton, sed ne povis bone paroli la anglan lingvon, do ni multe uzis Esperanton.

La (re)Fondo de Kanada Esperanto-Asocio (KEA) En printempo 1958 rezulte de laboro kiun S-ro Dez Hackett faris dum jaroj, konservante kontakton kun Esperantistoj en aliaj provincoj de Kanado, oni (re)fondis la Kanadan Esperanto-Asocion, dum kunveno de la Toronta klubo, post kalkulado de balotiloj ricevitaj de cxiuj konataj esperantistoj en kanado. En 1958 mia amiko John Leslie, profesia sekretario de la Brita Esperantista Asocio, kontaktigis min kun s-ro Christie Roberts en Rose Valley, Saskacxevano. Mi ekkorespondis kun Christie (pron. Kristi) per magnetofonaj bendoj.

Christie iam estis profesia magiisto, sed post edzigxo bezonis laboron kiu permesus al li resti en la sama loko, por esti kun sia edzino. Li farigxis estro de magazeno, kaj jugxisto. Christie kaj mi ambaux havis magnetofonon, do ni ekkorespondis per sonbendoj.

La unua cxi-epoka Kanada Kongreso de Esperanto

Mi ne scias cxu okazis nacia Esperanto-kongreso antaux la dua mondmilito. La unua Kanada Kongreso de Esperanto post la (re)fondigxo de KEA, okazis en Montrealo en 1959. Christie kaj sia edzino Minerva venis per auxtomobilo, 1800 mejlojn al Toronto. Ch ristie insistis ke mi sxoforu en Toronto, cxar li ne konas la urbon, kaj ne kutimas al trafiko en sia malgranda vilagxo. Mi havis nun kelkajn horojn da sperto pri auxtomobila gvidado en Kanado, cxar mi ankoraux ne havis auxtomobilon. Tamen, mi devis akcepti.

Sur la sxoseo survoje al Montrealo, mi iom hezitis tro rapidi, veturante kun jugxisto, kaj menciis tion al Christie. Li ridis. Li diris, ke ofte embarasis lin, kiam li devis kondamni iun en la kortumo pro tro rapida veturado, cxar cxiuj sciis ke li vet uras multe pli rapide ol la kondamnito.

Christie partoprenis la distran vesperon de la unua kanada kongreso per prezento de magio, kaj ankaux kiel ventroparolisto kies pupo "Rusty" parolis Esperanton. Kelkajn tagojn poste, mi flugis al St. Louis por partopreni la kongreson de ELNA. Christie kaj Minerva ankaux venis, automobile de Montrealo. Sur la flankoj de la auxtomobilo estis pentrita (profesie) teksto pri Esperanto. Kiam li atingis St. Louis, li iel trovis sin sekvanta grandan paradon, kaj gxojante ke la spektantoj de la parado povis vidi reklamon pri Espe ranto, li restis kun la parado gxis gxi finigxis.

En 1967 Kanado farigxis centjara, kaj la mondfoiro por tiu jaro okazis en Montrealo. Paul Ronald havigis permeson uzi parton de la skolta budo tie por la Skolta Esperanto-Ligo. Mi iris al Montrealo por helpi en la budo dum unu semajno en majo, kaj denove dum unu semajno en septembro.

Mi ankaux vidis la tutan foiron, kaj "mangxis" barcxon (borsch) unuafoje. Mi ne memoras la aliajn rusajn mangxajxojn kiuujn mi tiam mangxis, sed ili estis bongustaj. La usona pavilono estis sfera, laux desegno de Buckminster Fuller. Nun gxi estas botanika gxardeno.

Je tiu tempo mi logxis en la mezo de Toronto, 47 Avenue Road, super kafejo, aux kiel oni nomis ilin tiam en la angla, kafodomo. Gxi estis nomata The Half Beat Chocolate House, kaj estis posedata de John McHugh, kiu ankaux havis la unuan kafodomon en Toronto, la Penny Farthing, proksime de Yorkville Avenuo. Ofte estis estis gitaristo/popolkantisto tie dum la vesperoj, almenaux semajnfine, kaj la stratoj estis plenaj de hipioj.

Pri logxado super la kafejo: Se mi enuis mi nur bezonis malfermi la fenestron kaj rigardi malsupren al la korto (krom en la vintro, kiam estas tro malvarme havi tablojn ekstere. En tiu epoko la hipioj havis longajn harojn, sed mi, logxanta en la mezo de la hipia kvartalo, NE havis longajn harojn aux barbon! Kiam mi, aux Martin aux Bea, la nederlanda paro kun kiuj mi luis la apartamenton, deziris trinki kafon aux cxokoladon, ni povis iri al la unua etagxo, kaj senpage ricevi gxin. Mi foje havis interesajn konversaciojn tie. Mi memoras ke iu imponis min per sia citado de historiaj datoj kaj lokoj, en argumentado kun iu alia. (Lia nomo estis John, kaj li laboris en laboratorio de faruna kompanio, ne malproksime de mia laborejo). Poste, mi menciis mian impreson al li, kaj li konfesis ke li blufis. Li diris ke se oni autoritate diras faktojn, la kontrauxulo preskaux neniam scias ke ili ne estas gxustaj, kaj oni venkas.

Iun tagon, mi kaj Martin rigardis el la fenestro, kaj li decidis mallevi la (tol)markezon. Dum la antauxa nokto pluvis, kaj kiam li mallevis, aux malfermis, la markezon, granda kvanto da akvo kiu kasxigxis inter la faldoj subite falis teren. Kelkaj personoj jam sidis cxe tabloj en la korto. Kiam la akvo trafis la tablon rekte sub la fenestro gxi sxangxis la direkton de gxia movado de vertikala gxis horizontala - cxiudirekten. Martin kaj mi rapide malaperis de la fenestro, kaj ne rigardis denove gxis post unu-du minutoj, kiam auxdinte nenion de sube, ni esperis ke neniu estis dusxita de la akvo kiu subite aperis el nenie.

Mia unua Universala Kongreso En 1969 mi deziris, por la unua fojo, iri al Universala Kongreso de Esperanto, cxar gxi okazis en Helsinko, Finnlando, kun posta tri-tago vizito al Leningrado. Mi tre interesigxis renkonti sovetiajn esperantistojn, por ekscii kio estas la vera stato de la Esperanto-movado tie.

Bedauxrinde, mi devis labori en la semajno de la kongreso, kaj ne alvenis gxis la lasta tago, sabate. La tereno cxirkaux Helsinko aspektis tute same kiel la lagaj regionoj nordoriente de Toronto. La taksio en kiu mi veturis de la flughaveno al la kongresejo estis la sama marko kaj koloro kiel mia tiama auxtomobilo - turkiza "Valiant". Do mi sentis min cxe-hejme!

Vespere mi promenis en la cxirkauxajxo kun amikoj. La domoj tie estis inter la arboj, kaj gxi estis tre bela loko. La sekvantan matenon la ekskurso al Leningrado ekiris en du aux tri auxtobusoj. Ni veturis tra Helsinko, do mi iomete vidis la urbon. Cxiu auxtobuso havis gvidist(in)on, kiu priparolis interesajxojn kiujn ni preterpasis.

Kiam ni alvenis cxe la landlimo de Rusio, ni cxiuj devis eliri de la auxtobuso, kaj soldatoj eniris gxin kaj sercxis nepermesitajxojn, dum ni atendis en brika konstruajxo, kie oficiroj kontrolis niajn dokumentojn. Cxe la alia flanko, auxtomobiloj kaj kamionoj elirantaj Rusion devis halti. Tie mi vidis soldaton kusxi sur la tero kaj zorge rigardi la subon de auxtomobilo.

Iun tagon en la hotelo Sovjetskaja, mi kaj aliaj eniris lifton, kaj la pordoj jxus komencis fermigxi, kiam mi vidis virinon kiu kuras al la lifto. Same kiel mi farus en aliaj urboj, mi etendis mian manon, kaj haltigis la pordon. La liftistino komencis krii plende (aux insulte?) kaj svingi la brakojn. Dano, kiu staris apud mi, diris "Ne atentu sxin, tio okazas cxiutage cxi tie. Se oni haltigas la pordon, gxi restas kie gxi estas, kaj ne plu funkcias gxis ili venigas elektriston! Bedauxrinde mi ne antauxe sciis tion.

En la sekva jaro, 1970, mi cxeestis la UK-on en Vieno, kaj alvenis gxustatempe, por gxui la tutan kongreson. Kelkaj aliaj Torontanoj ankaux estis tie - Dez Hackett kun sia edzino, kaj Kriss Smilga kun sia edzino (la edzinoj ne estis esperantistinoj).

Alia amiko kiu estis tie, estis S-ro Jim Morrow, emerita instruisto de la germana kaj de matematiko. Mi ekkonis lin en la antauxa somero, kiam ni ambaux atendadis la saman aviadilon por iri de Toronto al Londono. La aviadilo estis tre malfrua, kaj ni babilis dum ni atendis, kaj ankaux poste en la aviadilo. Cxar mi estis survoje al Esperanto- kongreso, mi devis klarigi pri Esperanto. Li iom interesigxis, iomete lernis poste, kaj decidis ke survoje al longa somera ferio en italio, li ankaux vizitos la Esperanto- kongreson en Vieno.

Li intencis alveni unu tagon post mi, kaj mi iris al la flughaveno en Vieno por renkonti lin. Kiam li aperis antaux mi, li diris "Jen mi estas, sen valiza!" Kiam li eliris la domon en Newmarket, kvardek mejlojn norde de Toronto, li metis sian valizon sur la trotuaron. Tiam li iris al la alia flanko de la auxtomobilo, eniris, kaj veturis al la flughaveno. En la flughaveno, li konstatis, ke li ne havas valizon. La valizo restis en Newmarket. Jim telefonis al sia frato, kaj petis al li iri por rigardi cxu ankoraux estas valizo sur la trotuaro.

De Vieno, Jim telefonis al sia frato. Li ricevis la bonan novajxon ke la valizo ankoraux estis tie, kaj estas trandonita al Air Canada, kiu diris ke gxi estos sur aviadilo al Vieno la sekvantan matenon.

Cxiu matene dum tiu semajno, Jim kontrolis cxu la valizo alvenis. Cxiu-tage, "Ankoraux ne" estis la respondo. Gxi alvenis vendrede, kiam Jim jam acxetis novajn cxemizojn.

********

ankoraux ne-verkita sekcio - 1970-1995 !

********

En 1995 oni reduktis la nombron da laborantoj en mia laboratorio tridek-tri procente. En cxiu jaro poste, la kvanto da laboro pligrandigxis. Je la fino de 1999, mi ne plu povis toleri la cxiu-semajnan sxangxon inter taga laboro kaj nokta laboro. Fine, mi ne povis bone dormi dumtage, aux dumnokte. Do, mi decidis frue emeritigxi. Ekde la unua de januaro 2000. mi estas libera homo! Mi ne plu devas ellitigxi, ecx se mi dormis nur du aux tri horojn, por reiri al la laborejo.

Mi komencis denove iri al Esperanto-kongresoj, klubkunvenoj, kaj konferencoj, post kelkaj jaroj kiam mi ne havis tempon por fari tion. Estas bone havi tempon por iri al kongresoj kaj renkonti malnovajn amikojn denove, kaj konatigxi kun personoj kies nomojn mi konas dum jaroj, sed neniam renkontis.

- * - LA FINO (gxis mi skribos pli!) - * -

Go back to KEN'S HOMEPAGE