Mi lernis la internacian lingvon Esperanto kiam mi estis ankoraux en la lernejo, en Anglujo, en la kvindekaj jaroj. Unu el miaj amikoj legis libron dum la matena kunveno (antaux ol klasoj komencigxis) anstataux auxskulti la lernejestron. Mi scivolis pri la libro, kaj poste demandis al li. Gxi estis lernolibro de Esperanto.
Mi trovis libron pri Esperanto en la urba biblioteko. Mi prunteprenis gxin, kaj legis gxin. Mi opiniis, ke Esperanto estas tre bona ideo. Poste, mi komencis lerni gxin, kaj acxetis mian propran lernolibron.
Kiam mi iris al universitato, en Bristol, Anglujo, mi aligxis al mezgrada kurso de la Bristola Esperanto-Societo. Mi ankaux farigxis help-sekretario de la Bristola Esperanto-Societo.
Dum mi estis en Anglujo, mi ofte auxskultis la cxiu-semajnan radioprogramon en Esperanto de radio-Zagreb (Jugoslavio), kaj foje de Hilversum (Nederlando) kaj Bern(Svislando).
En 1957 mi translogxigxis al Toronto, Kanado. En Toronto mi renkontis euxropajn esperantistojn, kiuj jxus venis cxi-tien. Ili ne bone parolis la anglan lingvon, do ni multe uzis Esperanton.
Mi farigxis sekretario-kasisto de la Esperanto-klubo de Toronto. En 1958 dum kunveno de la klubo, pro iniciato de S-ro Dez Hackett, ni refondis la Kanadan Esperanto-Asocion, kiu estis malaperinta dum la dua mondmilto. Dum la sekvaj jaroj mi havis diversajn postenojn en KEA - sekretario, kasisto, redaktoro de gxia gazeto "LUMO", kaj "estro" (kaj sola laboranto!) de gxia libroservo.
Mi laboris en laboratorio de rafinejo de mangxeblaj oleoj (kokosa oleo, sojoleo, palmoleo k.t.p.) Cxar la rafinejo funkciis dudek-kvar horojn cxiutage, ankaux la laboratorio devis funkcii tage kaj nokte.
En 1995 oni sxangxis la skip-sistemon, tiel ke ni devis sxangxi inter taga kaj nokta laboro cxiusemajne. En la fino de 1999, mi ne plu povis toleri la cxiu-semajnan sxangxon inter taga laboro kaj nokta laboro. Fine, mi ne povis bone dormi dumtage, aux dumnokte. Do, mi decidis frue emeritigxi. Ekde la unua de januaro 2000 mi estas "libera homo"!
Mi komencis denove iri al Esperanto-kongresoj, klubkunvenoj, kaj konferencoj, post kelkaj jaroj kiam mi ne havis tempon por fari tion. Estas bone renkonti malnovajn amikojn denove, kaj trovi novajn geamikojn.
Reiru al la cxefpagxo de
Ken
aux: Legu pli LONGAN (sed ankoraux ne
kompletan) biografion