La TORONTANO        #59         Printempo 2001


skrablos.jpg Maldekstre:

Klubanoj ludas Skrablon
en Esperanto dum
la Zamenhof-festo
en Toronto.

 


Torontanoj alilande en Esperantio

De la 27-a de decembro øis la 3-a de januaro okazis la Internacia Seminario en Cuxhaven, Germanio. El nia klubo, æeestis øin Matthew Chisholm kaj Clayton Smith.

La Internacia Seminario kutime estas la due plej granda renkontiøo por junuloj. Partoprenis preskaý 300 junuloj el Eýropo, Ameriko kaj Afriko.

Dum la matenoj kaj posttagmezoj okazis prelegoj pri diversaj temoj, i.a. origamio, matematiko, kaj rolludoj. Dum la vesperoj, diversaj muzikgrupoj prezentis koncertojn, kiujn øuegis la partoprenantoj. Dum la noktoj, la junuloj øuis dancadon en la diskoteko, trinkadon en la trinkejo, kaj babiladon en la gufujo. Krome, okazis ekskurso al Hamburgo, jubilea balo por festi la alvenon de la nova jarmilo, kaj multaj aliaj interesaj aferoj.

Por trovi pli da informoj pri la Internacia Seminario, direktu vian foliumilon al http://www.esperanto.de/is/

Clayton

Du Torontanoj, Jeremy Bass kaj Jean Guy Richard, vizitis Danlandon/Esperantion de la 14a øis la 21a de Novembro 2000. Ili gastiøis æe Torben kaj Dmitrij Kehlet, de Kalvehave, Danlando, 100 kilometroj sudoriente de Kopenhago. Oni parolis nur esperante dum la vizito, æar estis kvar diversaj nacilingvoj:

Jeremy- angla, Jean Guy - franca, Torben - dana, kaj Dmitrij - rusa. (La du hundoj, buba kaj bela, kaj la kato, Lidia, komprenas plurajn lingvojn, inkluzive la esperantan). Dum la vojaøo, ili vizitis Kalvehave, Mon, Kopenhagon, Aarhus, kaj Odense. En Aarhus, oni vizitis ankaý alian esperantiston.

La vidvino de Ivo Lapenna, Birthe Lapenna, invitis Jean Guy, Jeremy kaj Torben por matenmanøi en Kopenhago, kaj ili vidis la laboræambron de Ivo Lapenna.

JB

Iru al Paøo-2 . . . Paøo-3 . . . Paøo-4          Aliaj numeroj