Maldekstre:
Klubanoj ludas Skrablon
en Esperanto dum
la Zamenhof-festo
en Toronto.
De la 27-a de decembro øis la 3-a de januaro okazis la Internacia Seminario en Cuxhaven, Germanio. El nia klubo, cxeestis gxin Matthew Chisholm kaj Clayton Smith.
La Internacia Seminario kutime estas la due plej granda renkontiøo por junuloj. Partoprenis preskaux 300 junuloj el Euxropo, Ameriko kaj Afriko.
Dum la matenoj kaj posttagmezoj okazis prelegoj pri diversaj temoj, i.a. origamio, matematiko, kaj rolludoj. Dum la vesperoj, diversaj muzikgrupoj prezentis koncertojn, kiujn gxuegis la partoprenantoj. Dum la noktoj, la junuloj gxuis dancadon en la diskoteko, trinkadon en la trinkejo, kaj babiladon en la gufujo. Krome, okazis ekskurso al Hamburgo, jubilea balo por festi la alvenon de la nova jarmilo, kaj multaj aliaj interesaj aferoj.
Por trovi pli da informoj pri la Internacia Seminario, direktu vian foliumilon al http://www.esperanto.de/is/
Du Torontanoj, Jeremy Bass kaj Jean Guy Richard, vizitis Danlandon/Esperantion de la 14a gxis la 21a de Novembro 2000. Ili gastigxis cxe Torben kaj Dmitrij Kehlet, de Kalvehave, Danlando, 100 kilometroj sudoriente de Kopenhago. Oni parolis nur esperante dum la vizito, cxar estis kvar diversaj nacilingvoj:
Jeremy- angla, Jean Guy - franca, Torben - dana, kaj Dmitrij - rusa. (La du hundoj, buba kaj bela, kaj la kato, Lidia, komprenas plurajn lingvojn, inkluzive la esperantan). Dum la vojagxo, ili vizitis Kalvehave, Mon, Kopenhagon, Aarhus, kaj Odense. En Aarhus, oni vizitis ankaux alian esperantiston.
La vidvino de Ivo Lapenna, Birthe Lapenna, invitis Jean Guy, Jeremy kaj Torben por matenmangxi en Kopenhago, kaj ili vidis la laborcxambron de Ivo Lapenna.