La Torontano, #60-61, Somero/auxtuno 2001, pagxo-2


Vizitantoj el Otavo kaj Francio. Dum ni estis en restoracio, post la kafeja kunveno, la 7an de auxgusto, dank' al posxtelefona kontakto kun Christian Richard, du vizitantoj al la urbo trovis nin. Ni gxuis horon da babilado kun Ives Bellefeuille el Otavo, kaj Sylvie Roques el Toulouse, Francio.


ZAMENHOFA FESTO

Sabate la 15-an de decembro ni festos la naskigxdaton de D-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof, la kreinto de Esperanto.

La kunveno estos en la Festa cxambro (Party Room) cxe 77 Carlton Street. Se vi venos per metroo, eliru de stacio College sur la linio Yonge, kaj iru orienten laux la suda flanko de Carleton, kiu estas la orienta dauxrigo de la strato College.

La nombro da personoj kiuj povos cxeesti en la cxambro samtempe, estas limigita, do sciigu al Lunjo se vi intencas veni. La kunveno komencigxos post la tria, kaj povos dauxri gxis malfrua vespero.

ESPERANTO EN TELEVIDO

La vesperon de 9-a de aprilo Mateo ricevis per retposxto peton, ke kelkaj membroj de la klubo partoprenu la programon "Chat Room" (Babilejo) kiu dissendigxas al tuta Kanado per satelito.

Malgraux tio, ke ili volis fari la programon la sekvontan tagon, Mateo sukcesis kunvenigi Kathy, Clayton, kaj Scott, gxustatempe por partopreni la dissendon.

Vi povas legi la detalojn en interesa raporto de Clayton Smith, en la somera numero de LUMO. Se vi ne estas membro de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA), kaj do ne ricevas LUMO-n, prunteprenu gxin de iu (kaj dum vi havas gxin, notu la adreson de KEA, por ke vi povu aligxi kaj subteni la nacian Esperanto-organizajxon!)


P.1       P.3       P.4       P.5       P.6       P.7       P.8      Aliaj numeroj