La 15an de aýgusto, Lev Vulfovich (dua de maldekstre) kaj sia edzino Edelgard Fischer (plej dekstre) alvenis en Toronto por tri-taga vizito. Lunjo kaj Ken gvidis ilin piede tra la komerca centro de la urbo en la sekvinta posttagmezo, plejparte tra la subteraj butikborderitaj tuneloj, æar tre bezonata pluvo faladis ekstere. Post manøo en æina restoracio, kaj marþado al ilia hotelo, ekstere en la pluvo æifoje, por vidi ankaý la surfacon, ni daýrigis la babiladon kaj tetrinkadon dum plia horo.
Por ke ili povu renkontiøi kun pli da lokaj esperantistoj, Lunjo aranøis specialan kunvenon, kiu okazis en kafejo dimanæe. Ni renkontis ilin je la kvina posttagmeze sur la þtuparo antaý la Reøa Ontaria Muzeo, kaj iris piede al la kafejo. Estis proksimume dek æeestantoj, kaj evidentiøis ke Eduardo jam konas Lev dumlonge, æar li antaý jaroj æeestis SAT-kongreson kie Lev prelegis pri usona historio.