La Torontano #60-61,    Somero-auxtuno 2001    pagxo-3


levkafs.jpg

La 15an de auxgusto, Lev Vulfovich (dua de maldekstre) kaj sia edzino Edelgard Fischer (plej dekstre) alvenis en Toronto por tri-taga vizito. Lunjo kaj Ken gvidis ilin piede tra la komerca centro de la urbo en la sekvinta posttagmezo, plejparte tra la subteraj butikborderitaj tuneloj, cxar tre bezonata pluvo faladis ekstere. Post mangxo en cxina restoracio, kaj marsxado al ilia hotelo, ekstere en la pluvo cxifoje, por vidi ankaux la surfacon, ni dauxrigis la babiladon kaj tetrinkadon dum plia horo.

Por ke ili povu renkontigxi kun pli da lokaj esperantistoj, Lunjo arangxis specialan kunvenon, kiu okazis en kafejo dimancxe. Ni renkontis ilin je la kvina posttagmeze sur la sxtuparo antaux la Regxa Ontaria Muzeo, kaj iris piede al la kafejo. Estis proksimume dek cxeestantoj, kaj evidentigxis ke Eduardo jam konas Lev dumlonge, cxar li antaux jaroj cxeestis SAT-kongreson kie Lev prelegis pri usona historio. levmuzs.jpg

Antaux la muzeo: Engelgard maldekstre kaj Lev estas la tria de maldekstre.

Pagxo-1       P.2       P.4       P.5       P.6       P.7       P.8      Aliaj numeroj