La ELNA-kongreso en Sallaga Urbo
De la 25a øis 28a de majo 2001, la 49-a kongreso de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA) okazis en Sallaga Urbo, Utaho. Øi estis organizita en malpli ol kvin monatoj, de la Utaha Esperanta Ligo, kiam evidentiøis ke mankis invito de iu alia urbo por æi-tiu jaro. Neniu en la grupo antaýe havis sperton pri organizado de kongreso, kaj fakte, nur unu el la grupanoj iam ajn æeestis Esperanto-kongreson. Kelkaj el la komitato estas junaj, sed tre entuziasmaj. Ili bonege sukcesis.
Sallaga Urbo havas proksimume 160,000 enloøantojn, kaj 80% el ili estas Mormonoj. Ili malaprobas alkoholajn trinka¼ojn, kaj do tiuj ne estas menciitaj en menuoj. Tamen, en multaj restoracioj oni povas ricevi bieron kaj aliajn alkoholajn trinka¼ojn se oni petas ilin. Mi æiam petis kafon post miaj manøoj, kaj tuj ricevis øin. Mi eksciis poste, ke ili ankaý malkuraøigas konsumadon de kafeino. Tiam mi rimarkis, ke oni neniam demandis æu mi deziras havi kafon, kaj ke restoracioj tie ne fanfaronas ke ili havas bonegan kafon, aý la plej bonan kafon en la urbo!
Æirkaý la urbo, ne malproksime, oni povis vidi montojn kiuj havis neøokovritajn pintojn, dum la suno forte briladis. Posttagmeze la temperaturo en la urbo atingis 95F (35C), sed æar la humideco de la aero estis nur 12% aý 15% ne estis malkomforte. La kongresejo estis nove konstruita studenta centro, kun æirkaýaj studentaj domoj, en kiuj plimulto de la kongresanoj malmultekoste loøis. Tiu loko estos la Olimpika Vilaøo por atletoj de la Vintraj Olimpikaj Ludoj en la venonta vintro.
Okazis dudek prelegoj kaj prezentoj, ekskursoj al historiaj lokoj en la urbo, kaj al la supro de monto 11200 metrojn alta, kaj la jarkunveno de ELNA. Kelkaj el la prezentoj, kiujn mi memoras, estis Genealogio per Esperanto, de Charles Hall, kaj La Esperanto-movado en Japanio de Joel Brozovski. D-ro Robert Blair gvidis Enkondukan kurson en Esperanto, kaj Grant Goodall parolis pri Kiel instrui per Pasporto (la nova vidbenda kurso).
Jogo por æiuj estis prezentita de D-ro Salam, kaj Ellen Eddy parolis pri Tradukado de Infanlibroj. Ankaý interesa estis Vojaøo tra la øangalo de la Esperanta Gazetaro, prezentita de Ionel Onet, kiu laboras (profesie) en la oficejo de ELNA.
Membroj ricevis presitan ekzempleron de la raportoj de multaj komitatoj, kaj povis tralegi øin antaý la oficiala jarkunveno, kiam estis eble demandi, komenti kaj diskuti.
Amanda Higley iris al Sallaga urbo frue por helpi al la organizantoj, kaj akiri sperton pri la organizado de kongresoj. Þi estos en la komitato kiu organizos la ELNA-kongreson venontjare (2002) en Sacramento, la æefurbo de Kalifornio. Øi verþajne komenciøos la 21an de junio (per interkona vespero) kaj finiøos la 24an de junio.