La Torontano, #60-61, Somero/auxtuno 2001, p.4


La ELNA-kongreso en Sallaga Urbo

De la 25a gxis 28a de majo 2001, la 49-a kongreso de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA) okazis en Sallaga Urbo, Utaho. Gxi estis organizita en malpli ol kvin monatoj, de la Utaha Esperanta Ligo, kiam evidentigxis ke mankis invito de iu alia urbo por cxi-tiu jaro. Neniu en la grupo antauxe havis sperton pri organizado de kongreso, kaj fakte, nur unu el la grupanoj iam ajn cxeestis Esperanto-kongreson. Kelkaj el la komitato estas junaj, sed tre entuziasmaj. Ili bonege sukcesis.

Sallaga Urbo havas proksimume 160,000 enlogxantojn, kaj 80% el ili estas Mormonoj. Ili malaprobas alkoholajn trinkajxojn, kaj do tiuj ne estas menciitaj en menuoj. Tamen, en multaj restoracioj oni povas ricevi bieron kaj aliajn alkoholajn trinkajxojn se oni petas ilin. Mi cxiam petis kafon post miaj mangxoj, kaj tuj ricevis gxin. Mi eksciis poste, ke ili ankaux malkuragxigas konsumadon de kafeino. Tiam mi rimarkis, ke oni neniam demandis cxu mi deziras havi kafon, kaj ke restoracioj tie ne fanfaronas ke ili havas bonegan kafon, aux la plej bonan kafon en (la urbo)!

Cxirkaux la urbo, ne malproksime, oni povis vidi montojn kiuj havis negxokovritajn pintojn, dum la suno forte briladis. Posttagmeze la temperaturo en la urbo atingis 95F (35C), sed cxar la humideco de la aero estis nur 12% aµ 15% ne estis malkomforte. La kongresejo estis nove konstruita studenta centro, kun cxirkauxaj studentaj domoj, en kiuj plimulto de la kongresanoj malmultekoste logxis. Tiu loko estos la Olimpika Vilagxo por atletoj de la Vintraj Olimpikaj Ludoj en la venonta vintro.

Okazis dudek prelegoj kaj prezentoj, ekskursoj al historiaj lokoj en la urbo, kaj al la supro de monto 11200 metrojn alta, kaj la jarkunveno de ELNA. Kelkaj el la prezentoj, kiujn mi memoras, estis Genealogio per Esperanto, de Charles Hall, kaj La Esperanto-movado en Japanio de Joel Brozovski. D-ro Robert Blair gvidis Enkondukan kurson en Esperanto, kaj Grant Goodall parolis pri Kiel instrui per Pasporto (la nova vidbenda kurso).

Jogo por cxiuj estis prezentita de D-ro Salam, kaj Ellen Eddy parolis pri Tradukado de Infanlibroj. Ankaux interesa estis Vojagxo tra la gxangalo de la Esperanta Gazetaro, prezentita de Ionel Onet, kiu laboras (profesie) en la oficejo de ELNA.

Membroj ricevis presitan ekzempleron de la raportoj de multaj komitatoj, kaj povis tralegi gxin antaux la oficiala jarkunveno, kiam estis eble demandi, komenti kaj diskuti.

Amanda Higley iris al Sallaga urbo frue por helpi al la organizantoj, kaj akiri sperton pri la organizado de kongresoj. Sxi estos en la komitato kiu organizos la ELNA-kongreson venontjare (2002) en Sacramento, la cxefurbo de Kalifornio. Gxi versxajne komencigxos la 21an de junio (per interkona vespero) kaj finigxos la 24an de junio.
                                                                                 Ken Price


Iru al Pagxo-1 . . . P2 . . . P3 . . . P5 . . . P6 . . . P7 . . . P8         Aliaj numeroj