Toru Matsmoto estas mezaøa japano kiu þatas veturi motorcikle. Je printempo li venis al Losanøelo (Los Angeles), aæetis BMW-motorciklon, kaj ekvojaøis &ealig;irkaý nordameriko. Survoje li renkontas geamikojn, kaj Esperantistojn.De Montrealo, kie li bedaýrinde ne kaptis la okazon renkonti esperantistojn, li sendis retmesaøon al nia grupo. Li atingis Toronton la 28an de aýgusto. En la sekvanta vespero Lunjo kaj Ken renkontis lin en kafejo Second Cup, æe Danforth kaj Chester, la greka kvartalo de Toronto. Post iom da tempo, ni transiris la straton al greka restoracio, kaj tie Skoto ankaý trovis nin.
Toru gastiøis dum tiu nokto æe Skoto. Æar li havis la motorciklon, anstataý veturi tien kun Skoto, li devis mem veturi motorcikle post sunsubiro, tra nekonata urbo, parte sur ekspresþoseoj. Skoto desegnis por li mapon. Toru poste diris, ke kiam li ekrajdis, li timis perdiøi. Bonþance Skoto estas bona artisto!
Sabate matene mi ricevis telefonalvokon de Toru. "Io terura okazis al mi", li diris. "Mi perdis mian komputilon". Toru havis bonegan tre malpezan novan Sony notlibran komputilon, kun japanlingva softvaro, kiun li uzis por komunikado per la reto, kaj por verki raportojn pri siaj spertoj.
Kiam li foriris de la apartamento de Skoto, vendrede posttagmeze, li sopiris fumi cigaredon, kaj eksidis sur la motorciklo por fari tion. Li metis sakon kun la komputilo sur la grundon apud la motorciklo. Post duonhoro Toru memoris ke li forgesis preni la sakon kiam li ekrajdis, kaj reiris al la parkejo, sed la sako ne estis tie.
Skoto jam foriris por pasigi la semajnfinon en la kamparo kun geamikoj. La apartamentej-estro helpis seræi, sed trovis nenion.
Toru raportis la perdon al la polico, por ke ili povu sciigi al li, se iu trovos la komputilon kaj donos øin al ili. Mi iris por renkonti lin, kaj kunportis glubendon, kiun Toru uzis por meti anoncon pri la perdo sur anonctabuloj en la apartamenta konstrua¼o, kaj en apuda butikejo.
Li proponis doni dankmonon al iu kiu trovos kaj redonos al li la komputilon perditan de japano turisto. Ni tiam iris al mia loøejo, por ke Toru povu sendi retmesaøon al lia amiko en Japanujo, por sciigi al li pri la perdo, kaj peti al li doni la detalojn al la asekura kompanio.
Mi proponis al Toru ke li kontrolu sian poþtkeston æe AOL per retfoliumilo. Li faris tion, kaj trovis mesaøon de Skoto. Skoto demandis, "Æu vi perdis helbrunan sakon? Kiam mi foriris de la apartamento, baldaý post vi, mi trovis sakon sur la grundo, en la loko kie via motorciklo antaýe estis. Æar mi devis tuj forveturi kun miaj amikoj, mi metis øin en mian apartamenton". Toru diris "Ne".
Mi demandis pri la koloro de la sako en kiu li havis la komputilon. Tiam lia vizaøo ekradiis øojon. Li pensis unue pri dormsako, kiun li ne perdis, sed nun konstatis ke verþajne Skoto trovis la komputilon.
Mi rekomendis ne depreni la afiþojn, aý diri ion al la polico, øis Skoto revenas, kaj ni estas certaj ke la komputilo estas trovita. Feliæa, li akompanis min al restoracio IZBA, proksime de lia motelo, kie ni bone manøis. Toru insistis pagi.
Dimanæe ni renkontiøis denove, kaj iris al la grandekrana kinejo `Omnimax' en la Ontaria Scienca Centro, kiun Toru volis vidi. Li diris poste, ke li tre øuis øin, "øi estas tre impona".
Ni veturis tra valoj al Rosedale, malnova kvartalo de grandaj domoj, kaj tiam per metroo en la urbocentron. Ni promenis piede al la urbodoma placo, kie okazis koncerto por gajni monon por karitatoj. De tie ni piediris suden al la lagbordo, kaj okcidenten laý Harbourfront. Tie ni povis vidi parteton de la aviada prezento de la Kanada Nacia Ekspozicio, kaj fotografi la urbajn konstrua¼ojn.
Laý Toru, ne estas altaj konstrua¼oj en Osaka (eble pro tertremoj?). Por fini la tagon ni iris al æina bufeda restoracio Mandarin.
Kiel promesite, Toru restis en Toronto lunde kaj venis al nia kafeja/restoracia kunveno. Skoto devis foriri frue. Kiam li estis for, Toru diris ke li volas doni al Skoto la saman monsumon kiun li en la afiþoj proponis pagi al iu kiu trovus la komputilon. Li donis la monon al mi por transdoni al Skoto, evitante la eblecon ke Skoto eble hezitus akcepti øin.
Kiam ni adiaýis, Toru diris ke frumatene li iros al Niagaro, kaj de tie daýrigos la vojaøon suden tra Usono. Li renkontos malnovan amikon kiam li atingos Teksason. Ni rekomendis al li kontakti Esperantistojn dum li estas en Dalaso. Post tio, li intencas trairi sudamerikon, kaj poste eble eýropon.
BONAN VOJAØON al vi, Toru!
KP