Toru Matsmoto estas mezagxa japano kiu sxatas veturi motorcikle. Je printempo li venis al Losangxelo (Los Angeles), acxetis BMW-motorciklon, kaj ekvojagxis cxirkaux nordameriko. Survoje li renkontas geamikojn, kaj Esperantistojn.
De Montrealo, kie li bedauxrinde ne kaptis la okazon renkonti esperantistojn, li sendis retmesagxon al nia grupo. Li atingis Toronton la 28an de auxgusto. En la sekvanta vespero Lunjo kaj Ken renkontis lin en kafejo Second Cup, cxe Danforth kaj Chester, la greka kvartalo de Toronto. Post iom da tempo, ni transiris la straton al greka restoracio, kaj tie Skoto ankaux trovis nin.
Toru gastigxis dum tiu nokto cxe Skoto. Cxar li havis la motorciklon, anstataux veturi tien kun Skoto, li devis mem veturi motorcikle post sunsubiro, tra nekonata urbo, parte sur ekspressxoseoj. Skoto desegnis por li mapon. Toru poste diris, ke kiam li ekrajdis, li timis perdigxi. Bonsxance Skoto estas bona artisto!
Sabate matene mi ricevis telefonalvokon de Toru. "Io terura okazis al mi", li diris. "Mi perdis mian komputilon". Toru havis bonegan tre malpezan novan Sony notlibran komputilon, kun japanlingva softvaro, kiun li uzis por komunikado per la reto, kaj por verki raportojn pri siaj spertoj.
Kiam li foriris de la apartamento de Skoto, vendrede posttagmeze, li sopiris fumi cigaredon, kaj eksidis sur la motorciklo por fari tion. Li metis sakon kun la komputilo sur la grundon apud la motorciklo. Post duonhoro Toru memoris ke li forgesis preni la sakon kiam li ekrajdis, kaj reiris al la parkejo, sed la sako ne estis tie.
Skoto jam foriris por pasigi la semajnfinon en la kamparo kun geamikoj. La apartamentej-estro helpis sercxi, sed trovis nenion.
Toru raportis la perdon al la polico, por ke ili povu sciigi al li,se iu trovos la komputilon kaj donos gxin al ili. Mi iris por renkonti lin, kaj kunportis glubendon, kiun Toru uzis por meti anoncon pri la perdo sur anonctabuloj en la apartamenta konstruajxo, kaj en apuda butikejo.
Li proponis doni dankmonon al iu kiu trovos kaj redonos al li la komputilon perditan de japano turisto. Ni tiam iris al mia logxejo, por ke Toru povu sendi retmesagxon al lia amiko en Japanujo, por sciigi al li pri la perdo, kaj peti al li doni la detalojn al la asekura kompanio.
Mi proponis al Toru ke li kontrolu sian posxtkeston cxe AOL per retfoliumilo. Li faris tion, kaj trovis mesagxon de Skoto. Skoto demandis, "Cxu vi perdis helbrunan sakon? Kiam mi foriris de la apartamento, baldaux post vi, mi trovis sakon sur la grundo, en la loko kie via motorciklo antauxe estis. Cxar mi devis tuj forveturi kun miaj amikoj, mi metis gxin en mian apartamenton". Toru diris "Ne".
Mi demandis pri la koloro de la sako en kiu li havis la komputilon. Tiam lia vizagxo ekradiis gxojon. Li pensis unue pri dormsako, kiun li ne perdis, sed nun konstatis ke versxajne Skoto trovis la komputilon.
Mi rekomendis ne depreni la afisxojn, aux diri ion al la polico, gxis Skoto revenas, kaj ni estas certaj ke la komputilo estas trovita. Felicxa, li akompanis min al restoracio IZBA, proksime de lia motelo, kie ni bone mangxis. Toru insistis pagi.
Dimancxe ni renkontigxis denove, kaj iris al la grandekrana kinejo `Omnimax' en la Ontaria Scienca Centro, kiun Toru volis vidi. Li diris poste, ke li tre gxuis gxin, "gxi estas tre impona".
Ni veturis tra valoj al Rosedale, malnova
kvartalo de grandaj domoj, kaj tiam per metroo en la
urbocentron. Ni promenis piede al la urbodoma placo, kie
okazis koncerto por gajni monon por karitatoj. De tie ni
piediris suden al la lagbordo, kaj okcidenten laux
Harbourfront. Tie ni povis vidi parteton de la aviada
prezento de la Kanada Nacia Ekspozicio, kaj fotografi la
urbajn konstruajxojn.
Laux Toru, ne estas altaj konstruajxoj en Osaka (eble pro tertremoj?). Por fini la tagon ni iris al cxina bufeda restoracio Mandarin.
Kiel promesite, Toru restis en Toronto lunde kaj venis al nia kafeja/restoracia kunveno. Skoto devis foriri frue. Kiam li estis for, Toru diris ke li volas doni al Skoto la saman monsumon kiun li en la afisxoj proponis pagi al iu kiu trovus la komputilon. Li donis la monon al mi por transdoni al Skoto, evitante la eblecon ke Skoto eble hezitus akcepti gxin.
Kiam ni adiauxis, Toru diris ke frumatene li iros al Niagaro, kaj de tie dauxrigos la vojagxon suden tra Usono. Li renkontos malnovan amikon kiam li atingos Teksason. Ni rekomendis al li kontakti Esperantistojn dum li estas en Dalaso. Post tio, li intencas trairi sudamerikon, kaj poste eble euxropon.
BONAN VOJAGXON al vi, Toru!
KP