NordOkcidenta Regiona Esperanto-Konferenco
Mi intencis flugi rekte de Toronto al Viktorio, marde la 12an de septembro 2001. Tio donus al mi du liberajn tagojn por esti turisto, antaý ol iri vendrede al Sidney, kiu estas for je nur kelkaj mejloj. Pro la terorista atako per komercaj aviadiloj en Novjorko, la 11an de septembro, okazis neniu komerca aviadila flugo en Kanado merkrede, do mi eæ ne iris al la flughaveno.
Vespere mi aýdis ke estos kelkaj flugoj ¼aýde. Do, ¼aýde mi ellitiøis frue, kaj atingis la flughavenon je la sepa matene. Øi estis preskaý senhoma. Kvin ekranoj montras informojn pri la flugoj kiuj estas irontaj. Kvar estis tute nigraj, kaj la unua montris nur du flugojn por tiu mateno, unu al Otavo, la alia al Kalgario.
Mi sidis kaj legis øis iom post la oka, kiam mi rimarkis ke ses pliaj flugoj jxus aperis sur la ekrano, kaj nun estas ok, sed tiuj ne inkluzivis flugon al Viktorio. Stabanoj nun de¼oris æe la giæetoj de Air Canada, kaj kelkaj personoj atendis por paroli kun ili.
Mi aliøis al la atendantaro, kaj post kelkaj minutoj povis demandi pri la situacio. "Ne okazos flugo al la pacifika marbordo hodiaý, sed eblas havigi konfirmitan sidlokon en aviadilo kiu iros al Vankuvero vendrede matene je 10:45 atm, kun alia flugo de Vankuvero al Viktorio kvardek-kvin minutoj post alveno en Vankuvero". Bone, tio taýgas! Mi akceptis la proponon.
Vendrede mi alvenis æe la flughaveno je la oka matene. Jam estis longega vico da atendantoj æe la giæetoj en flugstacio-du (enlandaj flugoj de Air Canada). Øi moviøis rapide, kaj je kvarono antaý la naýa mi jam transdonis mian valizon, kaj ricevis aviadileniran permeskarton. Mia flugo ne ekiros øis post la dekunua horo, do mi havis tempon por butikumi, promeni, kaj legi libron ("Koko krias jam", de Ferenc Szilagyi).
Ni eniris la aviadilon øustatempe. La motoroj ekfunkciis. Tiam ni atendis. Post kelkaj minutoj, la kapitano klarigis kial ni atendas. "Oni æi-matene metis en la aviadilon sufiæe da fuelo por la flugo al Vankuvero. La indiko en la aviadilo estas ke øi enhavas multege pli ol la kvanto kiu estis enmetita. Kvankam ni scias ke ni havas la necesan kvanton, ni atendos kelkajn minutojn øis teknikisto venos, por eltrovi kial estas diferenco".
Evidentiøis ke, dum la aviadilo sidis sur la grundo dum du tagoj, oni øiutage funkciigis la motorojn dum kelkaj minutoj. Æiam kiam oni faris tion, oni ankaý aldonis iom da fuelo. Sed tiuj du aldonoj ne estis dokumentitaj sur la paperoj en la aviadilo, kiuj do ne kongruis kun la kvanto indikita de la gaøo en la kajuto. Do, ni ekiris, dekkvin minutojn malfrue, kaj mi supozis ke mi devos rapidi por trovi la øustan pordon por la Viktoria aviadilo kiam mi alvenos en Vankuvero.
Alteriøo en Vankuvero okazis preskaý øustatempe - ni regajnis la kelkajn minutojn kiujn ni perdis en Toronto. Sed ... nia aviadilo tiam sidis æe la fino de la kurejo dum kelkaj minutoj. La piloto anoncis, ke pro tio ke estas multe da aviadiloj parkitaj tie, anstataý flugantaj al Usono, oni ne povas trovi pordon por ni.
Post kvin pliaj minutoj oni trovis lokon, kaj mi rapidis en la flughavenon kaj trovis ekranon, por vidi al kiu pordo mi devas kuri. Mi trovis la flugnumeron sur la ekrano. Flugo nuligita!
daýrigo sur P.7