Mi intencis flugi rekte de Toronto al Viktorio, marde la 12an de septembro 2001. Tio donus al mi du liberajn tagojn por esti turisto, antaux ol iri vendrede al Sidney, kiu estas for je nur kelkaj mejloj. Pro la terorista atako per komercaj aviadiloj en Novjorko, la 11an de septembro, okazis neniu komerca aviadila flugo en Kanado merkrede, do mi ecx ne iris al la flughaveno.
Vespere mi auxdis ke estos kelkaj flugoj jxauxde. Do, jxauxde mi ellitigxis frue, kaj atingis la flughavenon je la sepa matene. Gxi estis preskaux senhoma. Kvin ekranoj montras informojn pri la flugoj kiuj estas irontaj. Kvar estis tute nigraj, kaj la unua montris nur du flugojn por tiu mateno, unu al Otavo, la alia al Kalgario.
Mi sidis kaj legis gxis iom post la oka, kiam mi rimarkis ke ses pliaj flugoj jxus aperis sur la ekrano, kaj nun estas ok, sed tiuj ne inkluzivis flugon al Viktorio. Stabanoj nun dejxoris cxe la gicxetoj de Air Canada, kaj kelkaj personoj atendis por paroli kun ili.
Mi aligxis al la atendantaro, kaj post kelkaj minutoj povis demandi pri la situacio. "Ne okazos flugo al la pacifika marbordo hodiaux, sed eblas havigi konfirmitan sidlokon en aviadilo kiu iros al Vankuvero vendrede matene je 10:45 atm, kun alia flugo de Vankuvero al Viktorio kvardek-kvin minutoj post alveno en Vankuvero". Bone, tio tauxgas! Mi akceptis la proponon.
Vendrede mi alvenis cxe la flughaveno je la oka matene. Jam estis longega vico da atendantoj cxe la gicxetoj en flugstacio-du (enlandaj flugoj de Air Canada). Gxi movigxis rapide, kaj je kvarono antaux la nauxa mi jam transdonis mian valizon, kaj ricevis aviadileniran permeskarton. Mia flugo ne ekiros gxis post la dekunua horo, do mi havis tempon por butikumi, promeni, kaj legi libron ("Koko krias jam", de Ferenc Szilagyi).
Ni eniris la aviadilon gxustatempe. La motoroj ekfunkciis. Tiam ni atendis. Post kelkaj minutoj, la kapitano klarigis kial ni atendas. "Oni cximatene metis en la aviadilon suficxe da brulajxo por la flugo al Vankuvero. La indiko en la aviadilo estas ke gxi enhavas multege pli ol la kvanto kiu estis enmetita. Kvankam ni scias ke ni havas la necesan kvanton, ni atendos kelkajn minutojn gxis teknikisto venos, por eltrovi kial estas diferenco".
Evidentigxis ke, dum la aviadilo sidis sur la grundo dum du tagoj, oni cxiutage funkciigis la motorojn dum kelkaj minutoj. Cxiam kiam oni faris tion, oni ankaux aldonis iom da brulajxo. Sed tiuj du aldonoj ne estis dokumentitaj sur la paperoj en la aviadilo, kiuj do ne kongruis kun la kvanto indikita de la gagxo en la kajuto. Do, ni ekiris, dekkvin minutojn malfrue, kaj mi supozis ke mi devos rapidi por trovi la gxustan pordon por la Viktoria aviadilo kiam mi alvenos en Vankuvero.
Alterigxo en Vankuvero okazis preskaux gxustatempe - ni regajnis la kelkajn minutojn kiujn ni perdis en Toronto. Sed ... nia aviadilo tiam sidis cxe la fino de la kurejo dum kelkaj minutoj. La piloto anoncis, ke pro tio ke estas multe da aviadiloj parkitaj tie, anstataux flugantaj al Usono, oni ne povas trovi pordon por ni.
Post kvin pliaj minutoj oni trovis lokon, kaj mi rapidis en la flughavenon kaj trovis ekranon, por vidi al kiu pordo mi devas kuri. Mi trovis la flugnumeron sur la ekrano. Flugo nuligita!