La Torontano, #60-61, Somero-aýtuno, paøo-7


daýrigata de P.6

NordOkcidenta Regiona Esperanto-Konferenco

Denove, mi aliøis al vico da homoj, por paroli kun biletagento. Li esploris æu alia kompanio havos flugon al Viktorio baldaý. Estos flugo al Viktorio post du horoj - kaj estas unu libera sidloko, en aviadileto de Pacific Coastal. Bone! Li presis por mi bileton, kiun Pacific Coastal akceptos por tiu flugo.

Sed kion pri mia valizo? La agento diris ke kiam la pluflugo nuliøas, oni kutime metas la valizojn sur la karuselon. Mi iris kaj seræis, sed ne trovis mian valizon. Tiam mi aýdis iun diri ke estas alia valiza karuselo "en tiu direkto". Mi eniris koridoron kiu havis averton "Ne eniru - nur por stabanoj". Viro en uniformo elvenis de pordo en la koridoro, kaj mi demandis al li "Kie estas karuselo ses?". Li respondis, Kio estas via nomo?" - "Ken Price" - "Via valizo estas tie, en tiu apuda æambreto".

La signo super la æambreto diris trograndaj kaj specialaj valizoj. Estis du valizoj tie, kaj li pravis, unu estis mia. Mi prenis øin kaj ekseræis la lokon por la naveta buso. Post kvardek-minuta atendo, kvankam oni diris ke øi iras æiun duon-horon, øi alvenis. Bone ke mi ankoraý havis sufiæe da tempo!

Mi fine alvenis æe la hotelo Best Western Emerald Isle en Sidney je la kvina vespere, kaj trovis Olga duTemple en la akceptejo. Þi donis al mi horaron de la programeroj, kaj mi vidis ke mi havas tempon por vespermanøi antaý ol iri al la interkona vespero, kiu komenciøos je la sepa en apuda hotelo.

Olga sciigis al mi ke Bill kaj Luci Harmon, kaj Joel Brozovsky (estro de la ELNA-oficejo) ne povis veni el Kalifornio æar en Usono ankoraý ne eblis flugi.

Post bona malmultekosta vespermanøo en restoracio Smittys, mi iris al la kunveno. Øi estis en la æambro de Brian Kaneen, la nova prezidanto de K.E.A., kaj en la korto ekster la &ealig;ambro. Estis tre agrable paroli denove kun geamikoj el la okcidento, dum ni manøetis vinberojn kaj fromaøon, kaj trinketis.

Antaý la fino, oni kantis Esperantajn versiojn de kelkaj popularaj kantoj. Mi konstatis denove, ke grupoj da Esperantistoj kutime ne estas tre bonaj kantistoj. Tamen, mi ne rajtas plendi pri tio, æar mi mem tute ne povas kanti. Fakte, en la elementa lernejo la instruistino malpermesis al mi kanti!

La programo dum la semajnfino estis varia kaj interesa, kun Cseh-kurso por komencantoj, marioneta teatra¼o (de Olga DuTemple, kun la voæoj ankaý de Wally kaj Hana), prelegoj pri robotoj, kaj aliaj interesaj aferoj. Okazis sonorila (muzik-)prezento, lerta hundo nomita Emily Carr distris nin, kaj estis la kutima librovendado, bankedo, ktp. La semajnfino estis tre agrabla vizito al alia regiono de Esperantujo!

Æi tiu estis la 21a NOREK, kaj Wally konsentis organizi la 22an sur Vankuvera Insulo por septembro 2002.

KP


francaj vizitantinoj

La 9an de julio Juliette (dekstre), la fratino de Eduardo Vivancos, kaj þia filino Sylvie, el Parizo, partoprenis nian kunvenon en kafejo Timothys. Juliette vizitas Eduardon æiujare.


Iru al Paøo-1       P.2       P.3       P.4       P.5       P.6       P.8      Aliaj numeroj