La Torontano, #60-61, Somero-auxtuno, pagxo-7


dauxrigata de P.6

NordOkcidenta Regiona Esperanto-Konferenco

Denove, mi aligxis al vico da homoj, por paroli kun biletagento. Li esploris cxu alia kompanio havos flugon al Viktorio baldaux. Estos flugo al Viktorio post du horoj - kaj estas unu libera sidloko, en aviadileto de Pacific Coastal. Bone! Li presis por mi bileton, kiun Pacific Coastal akceptos por tiu flugo.

Sed kion pri mia valizo? La agento diris ke kiam la pluflugo nuligxas, oni kutime metas la valizojn sur la karuselon. Mi iris kaj sercxis, sed ne trovis mian valizon. Tiam mi auxdis iun diri ke estas alia valiza karuselo "en tiu direkto". Mi eniris koridoron kiu havis averton "Ne eniru - nur por stabanoj". Viro en uniformo elvenis de pordo en la koridoro, kaj mi demandis al li "Kie estas karuselo ses?". Li respondis, Kio estas via nomo?" - "Ken Price" - "Via valizo estas tie, en tiu apuda cxambreto".

La signo super la cxambreto diris trograndaj kaj specialaj valizoj. Estis du valizoj tie, kaj li pravis, unu estis mia. Mi prenis gxin kaj eksercxis la lokon por la naveta buso. Post kvardek-minuta atendo, kvankam oni diris ke gxi iras cxiun duon-horon, gxi alvenis. Bone ke mi ankoraux havis suficxe da tempo!

Mi fine alvenis cxe la hotelo Best Western Emerald Isle en Sidney je la kvina vespere, kaj trovis Olga duTemple en la akceptejo. Sxi donis al mi horaron de la programeroj, kaj mi vidis ke mi havas tempon por vespermangxi antaux ol iri al la interkona vespero, kiu komencigxos je la sepa en apuda hotelo.

Olga sciigis al mi ke Bill kaj Luci Harmon, kaj Joel Brozovsky (estro de la ELNA-oficejo) ne povis veni el Kalifornio cxar en Usono ankoraux ne eblis flugi.

Post bona malmultekosta vespermangxo en restoracio Smittys, mi iris al la kunveno. Gxi estis en la cxambro de Brian Kaneen, la nova prezidanto de K.E.A., kaj en la korto ekster la cxambro. Estis tre agrable paroli denove kun geamikoj el la okcidento, dum ni mangxetis vinberojn kaj fromagxon, kaj trinketis.

Antaux la fino, oni kantis Esperantajn versiojn de kelkaj popularaj kantoj. Mi konstatis denove, ke grupoj da Esperantistoj kutime ne estas tre bonaj kantistoj. Tamen, mi ne rajtas plendi pri tio, cxar mi mem tute ne povas kanti. Fakte, en la elementa lernejo la instruistino malpermesis al mi kanti!

La programo dum la semajnfino estis varia kaj interesa, kun Cseh-kurso por komencantoj, marioneta teatrajxo (de Olga DuTemple, kun la vocxoj ankaux de Wally kaj Hana), prelegoj pri robotoj, kaj aliaj interesaj aferoj. Okazis sonorila (muzik-)prezento, lerta hundo nomita Emily Carr distris nin, kaj estis la kutima librovendado, bankedo, ktp. La semajnfino estis tre agrabla vizito al alia regiono de Esperantujo!

Cxi tiu estis la 21a NOREK, kaj Wally konsentis organizi la 22an sur Vankuvera Insulo por septembro 2002.

KP


francaj vizitantinoj

La 9an de julio Juliette (dekstre), la fratino de Eduardo Vivancos, kaj sxia filino Sylvie, el Parizo, partoprenis nian kunvenon en kafejo Timothys. Juliette vizitas Eduardon cxiujare.


Iru al Pagxo-1       P.2       P.3       P.4       P.5       P.6       P.8      Aliaj numeroj