Je la tria post-tagmeze, sabate la 15-an de decembro, komencis alveni membroj kaj gastoj en la festoæambro de 77 Carlton Strato. Kelkaj venis frue kaj foriris fruvespere, dum aliaj venis malfrue. Kelkaj estis tie de la komenco øis ni disiøis post noktomezo. La naýhora daýro de la evento verþajne indikas ke la æeestintoj øuis sin. Skoto poste diris "la etoso estis bonega. Mi sentis ke mi estas en familia festo".
Jeremy ludis la pianon, kaj Fermano ludis sian gitaron. Tomaso kaj Dana Alexander kiuj venis Roæestro, Novjorkio, kunportis ne nur sian dujaran filon, Jonah, sed ankaý muzik-instrumentojn. Unu el la instrumentoj kiujn ili ludis estas dulcimero, kiun ni tre þatis. Kelkaj el la festantoj kantis, dum aliaj ludis skrablon, aý babilis kaj manøis. La klubo provizis picojn, kaj membroj alportis trinka¼ojn, salatojn, kukon, kaj biskvitojn kaj aliajn manøa¼ojn.
Libro de ¼urnal-eltonda¼oj pri Esperanto, kolektitaj de Dez Hackett dum multaj jaroj, estis transdonita al Detlef Karthaus por la kluba biblioteko. La plej malnova ero en øi estas de 1908, la unua mencio kiun ni konas pri Torontaj Esperantistoj. Dank' al Dez, iom de la historio de Esperanto en Toronto, kaj aliloke en Kanado, estas konservita. Vi povos rigardi la libron dum kunvenoj en la apartamento de Detlef, kutime je 2ptm en la unua sabato de la monato (krom somere).
Kelkaj personoj asertis ke Ken Price aspektas kiel D-ro Zamenhof. Jean-Guy Richard faris foton por subteni tiun aserton. Rigardu kaj decidu mem!
Dankon al Lunjo pro þia planado, kaj la laboro kiun þi faris por pretigi la æambron antaý la aliaj alvenis, kaj dum kaj post la festo.
Espereble ni havos multajn aliajn tiel agrablajn festojn en la estonteco.