Je la tria post-tagmeze, sabate la 15-an de decembro, komencis alveni membroj kaj gastoj en la festocxambro de 77 Carlton Strato. Kelkaj venis frue kaj foriris fruvespere, dum aliaj venis malfrue. Kelkaj estis tie de la komenco gxis ni disigxis post noktomezo. La nauxhora dauxro de la evento versxajne indikas ke la cxeestintoj gxuis sin. Skoto poste diris "la etoso estis bonega. Mi sentis ke mi estas en familia festo".
Jeremy ludis la pianon, kaj Fermano ludis sian gitaron. Tomaso kaj Dana Alexander kiuj venis Rocxestro, Novjorkio, kunportis ne nur sian dujaran filon, Jonah, sed ankaux muzik-instrumentojn. Unu el la instrumentoj kiujn ili ludis estas dulcimero, kiun ni tre sxatis. Kelkaj el la festantoj kantis, dum aliaj ludis skrablon, aux babilis kaj mangxis. La klubo provizis picojn, kaj membroj alportis trinkajxojn, salatojn, kukon, kaj biskvitojn kaj aliajn mangxajxojn.
Libro de jxurnal-eltondajxoj pri Esperanto, kolektitaj de Dez Hackett dum multaj jaroj, estis transdonita al Detlef Karthaus por la kluba biblioteko. La plej malnova ero en gxi estas de 1908, la unua mencio kiun ni konas pri Torontaj Esperantistoj. Dank' al Dez, iom de la historio de Esperanto en Toronto, kaj aliloke en Kanado, estas konservita. Vi povos rigardi la libron dum kunvenoj en la apartamento de Detlef, kutime je 2ptm en la unua sabato de la monato (krom somere).
Kelkaj personoj asertis ke Ken Price aspektas kiel D-ro Zamenhof. Jean-Guy Richard faris foton por subteni tiun aserton. Rigardu kaj decidu mem!
Dankon al Lunjo pro sxia planado, kaj la laboro kiun sxi faris por pretigi la cxambron antaux la aliaj alvenis, kaj dum kaj post la festo.
Espereble ni havos multajn aliajn tiel agrablajn festojn en la estonteco.