Scott (Skoto) Dawson . . . . . . . . . . VicPrezidanto . . . . . . scott@sunspace.org
Alice Kazmierowski (Alica) . . . . . Sekretario/Kasisto . . . . . takaz@istar.com
Kathy Toy ("Lunjo") . . . . . . . Kunvokistino . . . . . . . . ktoy@attcanada.ca
Oficiala kunveno la trian lundon de la monato, 8ptm, 77 Carlton St. (orienten de metroa stacio College). Sociaj kunvenoj je aliaj lundoj en kafejo Timothys, nordorienta angulo stratoj College kaj Bay.
Tri membroj de nia klubo, Ken Price, Jeremy Bass kaj Jean-Guy Richard, partoprenis la 8an Internacian Semajnfinon Esperantistan. Øi okazas æiujare en oktobro, dum la kanada dankfesta semajnfino (Kolumbo-tago en Usono), en Okemo-monta Skiejo, Ludlow, Vermonto. Du æeestantoj venis el eæ pli malproksime: D-ro Grant Goodall el Teksaso, kaj D-ro Mark Fettes el Vankuvero.
Okazis baza kaj mezgrada kursoj, gviditaj de Zdravka Metz kaj Bill Maxey, kaj kurso pri Jogo de Jed Melzer. Estis prelegoj pri Moderna Esperanta Muziko (Jakobo Schwartz), komputiloj (Arnold Victor), la programo iniciatita de UEA nomita Indiøenaj Dialogoj - Mondaj Dialogoj (Mark Fettes).
Estis oratora konkurso kun kelkaj bonaj partoprenantoj, inkluzive Jeremy. Dimanæe vespere æiuj alportis ion por manøi aý trinki, kaj ni øuis abundan komunan bufedan manøon. Post satiøo okazis Kultura Vespero. Duncan Charters prezentis sian jam fame-konatan amuzegan mondvojaøan prelegon, en kiu li parolas Esperanton kun tre forta akæento de diversaj nacioj.
Zdravka, Normando kaj Mira Fleury æiuj laboris por provizi libroservon æiutage dum la semajnfino.
Se vi interesiøas pri vizito al Okemo por la naýa ISE en oktobro 2002, vi povos trovi informojn æe:
www3.sympatico.ca/esperanto/eo-okemo.htm
La montoj en Vermonto estas belaj en la aýtuno, kaj estas interese kaj agrable pasigi semajnfinon kun esperantistoj el kelkaj aliaj urboj - Novjorko, Montrealo, Otavo, Bostono kaj aliaj.