La Torontano, #64, Somero 2002-2003, pagxo-3


Arono kaj Karlina Chapman

SOMERFESTO-2002 en Toronto

Sabate la 6an de julio, torontaj esperantistoj kunvenis en la festocxambro de 77 Carlton Strato ekde 2ptm por nia tria somerfesto. La unuaj du okazis en Waterloo kaj Londono, Ontario.

Ni gxojas ke kelkaj aliurbanoj venis kaj partoprenis. El Otavo venis Charlene kaj Aaron Chapman, kaj Clayton Smith (Argilo). Karlina kaj Arono estas relative novaj geedzoj. Argilo logxos en Otavo gxis la somerfino. Christian Richard (Kricxjo) kiu baldaux denove estos Torontano, post kelkmonata laborado en St. Catherines, aperis inter ni denove. Chuck Smith venis el Harrisburg (Pensilvanio) kaj Kejlina el Port Hope Ontario. Du Stefanoj venis, Stefano Crowe el Londono (Ont.) kaj Stefano Farrington el Rocxestro, Novjorkio.

La vetero estis bona, kaj ni ankaux uzis la korton ekster la granda festocxambro. Malvarmaj trinkajxoj, kaj kafo kaj teo, estis cxiam haveblaj. Diversaj salatoj, fruktoj, biskvitoj, kaj kukoj ankaux estis dauxre preneblaj de la servotablo, dum la posttagmezo kaj vespero. La klubo mendis diversajn picojn, kiuj estis liveritaj iom post la kvina. Ne mankis mangxajxoj, kaj ne mankis interesaj konversacioj.

Jeremy Bass ludis la pianon, kaj kantemuloj kantis Esperantajn kantojn. Jean Guy kaj Argilo ankaux iomete pianludis. Arono montris perkomputile filmon kiun li faris pri "Kanada Tago en Otavo" je la unua de julio cxijare .

Ni ne povas dubi ke la festo estis gxuita sukceso cxar la lastaj personoj ne foriris gxis proksimume noktomezo.

Iru al Pagxo-1         Pagxo-2          Pagxo-4      Aliaj numeroj