La Torontano  #64,    Somero 2002-2003,   pagxo-4


Toru MATSUMOTO motor-ciklas tra Ameriko!


Estis denove malfacile trakruci la landlimon de Elsalvadoro al Honduraso. Mi atingis la landlimon je 10:30 matene kaj facile finis la procedojn elmigri el Elsalvadoro kaj enmigri en Hondurason. Sekvante mi provis akiri la permeson por la motorciklo kaj mi devis atendi unu horon pro la ripozo de tagmezmangxado. Ecx post la tagmezmangx-ripozo, la estro de la enmigrada oficejo, kiu iris al la landlimo de Elsalvadoro, ne revenis.

Do, mi reiris al la flanko de Elsalvadoro por trovi lin, sed mi ne povis renkonti lin. Mi revenis al la flanko de Honduraso denove kaj lin atendadis gxis 15:30. Li ankoraux estis ialoke en Elsalvadora landlimo, forlasinte sian oficejon longe.

En la tago mi iris al la landlimo por ke mi povu eniri en Hondurason dum la sama tago. Mi timis, ke baldaux senhejmigxos se mi miskonsumas la tempon. Post sunsubiro, estis supoze dangxere en la areoj cxirkaux tie, kauxze de ne kolizio kontraux bestoj, sed la atako de homoj.

Miaj kutimaj "landlimaj helpantoj"diris al mi, ke la laboro por la paperoj de motorciklo devos esti finata pli rapide, se mi donas subacxet-monon de US$20. Al mi gxi signifis, kutime, imposto por eniro en eksterlando, kvankam kontrauxlegxa. La plenhaltigita situacio subite eksxangxigxis pro la 20 dolaroj. Tamen, la helpantoj havis malfacilan tempon. Ili devis rajdi biciklon multfoje al la Elsalvadora landlimo por gajni la aprobon de la estro, kiu ankoraux restis tie, cxiun fojon kiam unu el la formuloj finpretigxis. Fine estis je la kvina vespere kiam la procedo estis komplete finita kaj mi eniris en Hondurason.

Krome, mi devis pagi multe da mono - $5 por elsalvadora helpanto, $20 por tri hondurasaj helpantoj, $10 por la hondurasa vizo (kvankam estas ebleco, ke mi estis trompita de la helpantoj), $45 por la importado de la motorciklo, $20 por la subacxeto, sume $100. Cxar la helpantoj zorgis pri cxiuj, tio kion mi faris estis nur atendi, fumante apud la motorciklo. Cxiam min gxenas trakruci la internaciajn landlimojn cxirkaux tiu areo kune kun motorciklo.

Preskaux vesperigxis kiam mi alvenis al hotelo en la plej proksima urboeto 35 km-jn for de la landlimo. La hotelo kostis $6, sed estis varmege en la cxambro kaj la cxambro mem estis tiel malgranda, ke mi ne povis piediri cxirkau la cxambro pro la sakoj okupantaj la plankon, kaj pli malbone, akvo ne estis havebla en la banejo.

Mi alvenis al Tegucigalpa, la cxefurbo de Honduraso, kvazaux mi fugxis el kaj la varmego kaj la relative multekostaj hoteloj, kie mi restis dum nur unu nokto cxirkaux la landlimo de la du landoj. Tegucigalpa lokigxas je la alteco de cxirkaux 1000 m kaj rezulte gxia pli malalta temperaturo sentigas min komforta.

Nun mi povas kompreni la realon, ke la plejmulto da cxefaj urboj en Mezameriko lokigxas en la montaro. La hotelo, kie mi nun restas, devas esti en la plej dangxera parto de Tegucigalpa, sed danke al gxia pli multa kosto de $7 tiu havas sekuran parkejon sur la dua etagxo kaj la cxambro estas granda, hela kaj pura, dum aliaj hoteloj najbaraj estas plejparte malmultekostaj prostituejoj kostantaj nur $2 aux $3, kiuj ne havas la lokon por restigi motorciklon. Krome, estas kabla televidilo en la cxambro kaj ecx bankuvo en la bancxambro. La hotelo diris ke mi pagu po $1.8-jn nokte por la motorciklo, sed mi akiris senpagan parkadon post la negoco kun la posedanto de la hotelo.

Mi ne restis en cxambro kun bankuvo longe dum pasintaj sep kaj duono monatoj post kiam mi restis en Hyatt kaj Sheraton en Cancun, Meksikio. Mi antaux gxuis bani en varma akvo, sed la sistemo provizi varman akvon estis kaj ankoraux nun estas difekta. Dusxi kun malvarma akvo en malvarmeta cxambro postulas iom da kuragxo. En la dua tago, kiam mi atingis cxi tie, okazis cxeso de elektra provizo kiel en Elsalvadoro.

En la landlima urbeto en Elsalvadoro gxi okazis dum mi estis dusxanta kaj la provizo de akvo cxesis. Malsame al la simila akcidento en la kampadejo de Usono, la sapo sur la korpo jam estis forlavita, sed la vizagxo estis tute plena kun la sapo. Mi estis iome kolera, cxar mi pagis tiom multe ($10) por la hotelo. Tamen, kiam elektro cxesis en tiu cxi hotelo, mi estis vidanta televidon, kaj do, mi ne havis gxenon. La hotel preparis kandelojn. La lumo el la kandelo estis male romantika.

Mi jam longe havis vespermangxon je la kvara aux kvina antaux krepusko escepte en malgrandaj urbetoj post kiam mi alvenis al Urbo de Gvatemalo, cxar cxiuj min diris, ke estus dangere ekstereniri en la nokto. Mi rezulte sentas malsaton je cxirkaux dekunua nokte. Kontraux mia volo, mi devas drinki vodkon, po $2 por botelo, kune kun akvo en 500 ml plasta sako je kosto 12 cendoj cxiunokte.

Kiam mi eniris en Gvatemalon en la komenco de la pasinta majo, pluvsezono komencigxis en cxi tiu parto de la mondo. Ekpluvas vespere aux nokte preskaux cxiutage. Antaux kelkaj tagoj, pluvis tutan tagon de mateno gxis nokto. Tio neniam okazis antauxe. Mi kredis, ke ne ekpluvos antaux vespero, sed mi devas havi timon pri la vetero, kiam mi foriros el Tegucigalpa. Cxar estas raportate, ke pluvsezono finigxos en auxgusto, la timo mem ne dauros pli ol unu monato.

Ne trovigxas multaj auxtomataj bankmasxinoj, kvankam estas multe da malgrandaj bankoj proksime de cxi tiu hotelo. Mi trovis nur unu bankon. Tamen, maksimuma mono ricevebla el la masxino estas nur cxirkaux $120. Mi kutime ricevis cxirkaux $400 unufoje antauxe, mi pensas, ke tio estas iome malfacila. Malgraux tio, mia gvidlibro skribas, ke ne estas multaj bank-masxinoj en tiu cxi lando. Sxajnas, ke kafejoj de la Interreto ankaux ne multe trovigxas. Kiam mi interretis per telefono lastatempe en Elsalvadoro, senreale mi ne povis renovigi mian hejmpagxon bone kaj rezulte mi devis pagi $11-jn por la 15 minutoj da uzo de la telefono de la hotelo. En kafejo de la Interreto en Tegucigalpa mi provis renovigi la solan unu foton ne senditan sukcese antauxe. Sed, mi ne povis fari gxin, cxar la sistemo de la kafejo havis protekton. Krome, mia Interreta kompanio AOL postulas pagon por la uzo de la Interreto en plejmultaj landoj en Mezameriko kaj Sudameriko sude de Gvatemalo. Mi timas, ke estos pli malfacile ol antauxe trovi facilajn komunikilojn.

Mi havis ideon, ke en Honduraso estas lernejoj de hispana lingvo nur en du urboj, en Copan, kiu lokigxas en la okcidenta landlimo kaj fama por gxia majaa ruino, kaj en Ceiba alfrontanta al Karaiba Maro, tamen, mi eksciis, ke estas pli da lernejoj en aliaj kelkaj urboj inkluzive de Tegucigalpa post la esplorado per la Interreto. Mi vizitis du lernejojn en Tegucigalpa. Unu el la lernejoj kostas $10 po horo kaj la alia kostas pli malmulte, sed $5.5. Se mi lernas kvar horojn po tago kaj kvin tagoj po semajno je kosto de 5.5 dolaroj hore en la pli multekosta lernejo, la kosto igxas $110 semajne. En Gvatemalo tia kosto de $110 inkluzivis tri mangxojn tage kaj tranoktejo. Se mi lernas en la sama kondicxo en Tegucigalpa, mi devas pagi duoblan monon. Mi jam restis tie je la kosto de $80 po semajno.

Konsiderante tion, mi pensas, ke $110 por la kotizo de nur lernado estas tro multe. Mi provos trovi pli malmultekostajn lernejojn sur la vojo al Copan. Se mi ne povos, mi mem lernos sole. Por tio, mi açetis gramatikan libron pri hispana lingvo antaux kelkaj tagoj. Mi legis iomete kaj mi rememoris la lingvon iom post iom. Cxiuokaze, mi restos pli longe en Honduraso, cxar mi akiris la vizon kaj permeson por la motorciklo por tri monatoj, kaj krome, ili povas esti pliigotaj por aliaj tri monatoj. Mi forlasos Tegucigalpa-n ene de kelkaj tagoj.
                                                                    Toru Matsumoto kolora linio

Wen KUO

Wen Kuo logxis en Toronto pasintauxtune kaj cxeestis du-tri kunvenojn antaux ol sxi decidis ke sxi volis studi arton en San-Fransisko. Jen retmesagxo de sxi:

Mi logxas en malgranda urbo kiu nomigxas Ronert Parko (Rohnert Park). Gxi estas 1 aux 1.5 hora veturo de urbocentro de San Fransisko. Ronert Parko estas urbeto, kaj tre silenta, sed havas nenian eventon. Do, mi ne provas diri mi sxatas cxi tiun urbeton.

Tamen, mia restado estas nur provizora. Fakte, mi iris al San Diego lastan semajnon por intervjuo de lernejo. La intervjuo iris tre glate kaj en la fino de intervjuo, mi estis akceptito. Mi estis felicxega. Do la venonta pasxo estas pretigxi por translogxi al San Diego je auxgustmezo. Mi studos medicinon de Oriento. Gxi inkluzivas akupunkturon kaj "herbologion

Mi estas ekscitega pri cxi tiu nova komenco. Gxi estas honta ke mi ne pasigas multan tempon pri la Esperanto de kiam mi venis al norda San Fransisko. Mi estis kaj estas okupita pri aferoj kiel trovi logxejon, okupon kaj aligxpeti lernejojn. Mi ne estas certa cxu San Diego havas la grupo de Esperanto, sed mi provos trovi ilin.

Mi dauxrigos lecionojn Gerda kiam mi estos trankviligxinta (settled in) en San Diego.                                                                                   Wen

Iru al Pagxo-1       Pagxo-2       Pagxo-3    Aliaj numeroj   Hejmpagxo de la klubo