Ni estis kvar esperantistoj de Toronto kiuj partoprenis la Internacian Semajnfinon Esperantistan en Okemo Monto, Ludlow, Vermonto, Usono. La renkontigxo okazis de la 12a de oktobro gxis la 14a de oktobro 2002.
De Toronto ni estis Lunjo (Kathy) Toy, Skoto Dawson, Jogo (Jean Guy) Richard, kaj Jeremy Bass. Ni komencis nian vojagxon al Okemo per trajno de la stacidomo de Toronto je la 17:00 horo vendredo, la 11an de oktobro.
Ni vojagxis per Via Rail gxis la stacidomo de Dorvalo, apud Montrealo, senhalte. Poste, ni luis auxtomobilon kaj veturis gxis hotelo Auberge Harris, en Saint-Jean-sur-Richelieu, Kebekio, iomete sude de Montrealo. Tie ni tranoktis, kaj sabate matene ni matenmangxis en la hotelo.
Poste, ni foriris gxis Vermonto, kaj atingis la belan urbeton Ludlow, Vermonto, posttagmeze. Ni luis belan luksan logxejon, sufice grandan por ni kvar. Sabatvespere estis la interkona vespero, kun tre amuzaj ludoj. Ankaux okazis diversaj prelegoj.
Dimancxe okazis oratora konkurso, prelegoj, kursoj, kaj la fama kultura vespero kaj komunuma vespermangxo.
Lunde, ni hejmeniris unue auxtomobile gxis Dorvalo, kaj poste trajne gxis Toronto, kaj finigxis nia vojagxo en Esperantio gxis la venonta vojagxo.
Jeremy
[En la Oratora Konkurso, sekcio por spertuloj, Jeremy kaj Lunjo dividis la unuan premion. Gratulon!!]
Ekster la kunvenejo Kiam oni pensas pri Esperanta kunveno, oni pensas pri plenaj kunvencxambroj, eble bankedoj kaj ekskursoj arangxitaj de la organizantoj de la kunveno. Mi volas paroli pri vivo ekster la kunvenejo. Esperantio komenciis kiam Jean Guy, Jeremio, Skoto kaj mi renkontigxis en la trajnvagono. Ni lauxte parolis dum horo (cxar Esperanto estas lauxta lingvo, cxu ne?). Poste, ni faris proprajn agadojn. Skoto desegnis, Jean Guy auxskultis muzikon, kaj Jeremio dormis. Mi ne memoras kion mi faris. Eble mi dauxrigis la paroladon! Ni akurate alvenis al Dorval kaj tie renkontis Argilon, kiu, bedauxrinde, ne povis vojagxi en la sama vagono kiel ni kvar. Ni iris per buseto al la auxtoluejo kaj luis auxton. (dauxrigo sur pagxo-2)