Estis nur mallonga vojagxo al la bela hotelo Auberge Harris en
Saint-Jean-sur-Richelieu kie ni tranoktis. Jeremio kaj Jean Guy prenis unu
cxambron, la restantaj, la alian. La tri sxercemuloj rakontis sxercojn gxis
ili ekdormis.
Stranga afero pri la aero. Vespere, odoris kiel fisxo; matene, kiel
bov-restajxo"!
Matene, mi frue elitigxis kaj iris promene laux la riverbordo. Notu, ke kiam
oni vojagxas kun viroj, ili estas cxiam en la bancxambro! Kaj oni diras tiel
pri virinoj!
Post malstrecxiga promenado, mi iris en la matenmangxcxambron, bela cxambro
kun muroj tute faritaj el vitro. Mi devis provi mian acxan francan, cxar la
servistino komprenis nek la anglan, nek Esperanton. Mi sukcesis komprenigi
sxin, ke mi atendas miajn amikojn kaj legis, trinkante kafon. Kiam la aliaj
envenis, ni gxuis bonegan matenmangxon.
Ni foriris auxtomobile, kaj post pli ol unu-hora atendado cxe la landlimo,
ni eniris Vermonton. Kia belega sxtato! La folioj estis nur iomete koloritaj,
sed la vojo estis bela, kaj ni supreniris iom post iom dum ni vojagxis suden.
Post pli-malpli tri horoj, ni atingis la celon, Okemo skiejo. (Oni diris,
ke la prononco estas "Ok-i-mo". Ni ne klarigxis kial ni havas malsaman
prononcon.)
En la Logxejo
Gxis Hejmo
Dum la semajnfino, la temperaturo malaltigxis kaj la folioj plibeligxis
pro tio. Kia belega cxirkauxajxo!
Ni vizitis tri amikojn de Jean Guy kaj Jeremio, kiuj logxas en Vermonto.
La dua vizito estis kun amiko, kiu estas Usona doganisto, kiu konsilis nin
pri pli bona reenirvojo en Kanadon. Li pravis, kaj la atendo dauxris nur
kelkajn minutojn.
Ni havis kromtempon, ni iris al Lafleur Burger kaj mi mangxis putenon.
Gxi estas bongusta, kaj oni povas senti sin patrioton, cxu ne?
Ni iris al la stacio en Dorval kaj auxdis, ke la trajno estos malfrua kaj
ni devas atendi unu horon pli. Ni trarigardis la fotojn, kiujn Jean Guy
kaj Jeremio faris dum la semajnfino. Finfine, ni estis en la trajno kaj
hejmeniris.
Cxiam kiam ni parolis dum la hejmenvojo, mi rimarkis, ke junulo kiu sidis
cxe la alia flanko de la trajno atente auxskultis nin. Eble kiam li
revenis hejmen, li komencis lerni la Hispanan!
Aparte de Argilo, ni restis en belega logxejo sur la monto. Mi kontentus
havi Esperantan semajnfinon nur en tiu logxejo, gxi estis tiom bela. Ni
plej ofte estis en la kunvenejo, sed kiam ni estis en la logxejo, estis
malstrecxiga etoso en kiu ni mangxis matenmangxon, vidis Esperantan filmon,
kaj ludis Skrablon. Venontfoje, mi uzos la sauxnon!
Ni devis eliri la kunvenon iomete frue pro minaco de longdauxra
atendo cxe la Kanada landlimo. Oni strikis kaj laboris pli malrapide ol kutime! Ni
faris fotojn kaj eliris. Argilo restis, do ni estis nur kvar dum la hejmvojagxo.
Lunjo