La 17an de oktobro Lunjo faris prezenton pri Esperanto al studentoj de klaso kiu studas la anglan kiel duan lingvon en ESL Language School. Þi ricevis telefonalvokon la antaýan tagon de Antonia, instruistino, kiu diris ke la studentoj petis ke oni invitu iun paroli al ili pri Esperanto.
La prezento daýris dum du horoj. Dum la unua parto ankaý partoprenis instruistino kaj studentoj de alia klaso, kaj tiam estis 23 studentoj kaj du instruistinoj.
Post klarigo pri kio estas Esperanto, kaj de kie øi venis, Lunjo montris partojn de la filmoj Incubus kaj Angoroj. Per aýdigo de kantoj el KD-oj þi montris ke multaj specoj de muziko ekzistas en Esperanto.
Libroj diversspecaj - tradukitaj (Sherlock Holmes, Þekspiro, Winnie-la-Pu) kaj originalaj, kaj diverslandaj gazetoj, estis sur la tablo, kaj la studentoj rigardis ilin dum la paýzo. Ne nur la ekzisto, sed la nuntempe vasta uzado de Esperanto, estis konfirmita, ankaý per paøo de retpaøadresoj kiun Lunjo disdonis.
Kelkaj demandoj de la studentoj estis responditaj, kaj Lunjo donis mallongan lecionon, uzante bildon de la interno de domo, kiu estis sur metala tabulo kun magnetaj moveblaj mebloj, kaj familianoj.
Ni iris al la proksima interreta æambro kie Lunjo montris kelkajn interesajn retpaøojn, kaj dum mallonga tempo ludis skrablon kontraý Argilo (Clayton Smith, kiu estis en Waterloo) samtempe babilante (skribe), en Esperanto.
Fermante la prezenton, por ke ili memoru minimume unu utilan vorton en Esperanto, Lunjo iris al æiu studento individue, kaj diris "Saluton!", kaj postulis la respondon "Saluton!". Þi donis verdan stelon al ili, post øusta respondo. La studentoj estas inter 16- kaj 35-jaraj.
Poste la du instruistinoj sciigis ke la studentoj diris ke ili øuis la prezenton. Espereble ili ankaý memoros øin, kaj parolos al aliaj pri Esperanto. Antonia diris ke þi þatus inviti Lunjon paroli tie denove en la estonteco, kiam þi havos alian grupon de studentoj.