La Torontano, #65, Auxtuno 2002, pagxo-3

Esperanto Rondo de Toronto . . . . . http://www.esperanto.ca/toronto


Lunjo faris prezenton pri ESPERANTO en ESL-lernejo!

La 17an de oktobro Lunjo faris prezenton pri Esperanto al studentoj de klaso kiu studas la anglan kiel duan lingvon en ESL Language School. Sxi ricevis telefonalvokon la antauxan tagon de Antonia, instruistino, kiu diris ke la studentoj petis ke oni invitu iun paroli al ili pri Esperanto.

La prezento dauxris dum du horoj. Dum la unua parto ankaux partoprenis instruistino kaj studentoj de alia klaso, kaj tiam estis 23 studentoj kaj du instruistinoj.

Post klarigo pri kio estas Esperanto, kaj de kie gxi venis, Lunjo montris partojn de la filmoj Incubus kaj Angoroj. Per auxdigo de kantoj el KD-oj sxi montris ke multaj specoj de muziko ekzistas en Esperanto.

Libroj diversspecaj - tradukitaj (Sherlock Holmes, Sxekspiro, Winnie-la-Pu) kaj originalaj, kaj diverslandaj gazetoj, estis sur la tablo, kaj la studentoj rigardis ilin dum la pauxzo. Ne nur la ekzisto, sed la nuntempe vasta uzado de Esperanto, estis konfirmita, ankaux per pagxo de retpagxadresoj kiun Lunjo disdonis.

Kelkaj demandoj de la studentoj estis responditaj, kaj Lunjo donis mallongan lecionon, uzante bildon de la interno de domo , kiu estis sur metala tabulo kun magnetaj moveblaj mebloj, kaj familianoj.

Ni iris al la proksima interreta cxambro kie Lunjo montris kelkajn interesajn retpagxojn, kaj dum mallonga tempo ludis skrablon kontraux Argilo (Clayton Smith, kiu estis en Waterloo) samtempe babilante (skribe), en Esperanto.

Fermante la prezenton, por ke ili memoru minimume unu utilan vorton en Esperanto, Lunjo iris al cxiu studento individue, kaj diris "Saluton!", kaj postulis la respondon "Saluton!". Sxi donis verdan stelon al ili, post gxusta respondo. La studentoj estas inter 16- kaj 35-jaraj.

Poste la du instruistinoj sciigis ke la studentoj diris ke ili gxuis la prezenton. Espereble ili ankaux memoros gxin, kaj parolos al aliaj pri Esperanto. Antonia diris ke sxi sxatus inviti Lunjon paroli tie denove en la estonteco, kiam sxi havos alian grupon de studentoj.

Iru al Pagxo-1          Pagxo-2          Pagxo-4         Aliaj numeroj