La TORONTANO    #66         vintro 2002-2003



  Skrablo!

Jam preskaý tradicio dum niaj festoj. De maldekstre en la foto estas: Lunjo, Tom, Jogo (Jean Guy), Stefano, kaj Jeremy.

Nia Zamenhofa Festo, 2002

foto de la libro Je 2 ptm-e sabaton la 21an de decembro, Esperantistoj komencis alveni en la festoæambro de 77 Carlton Strato. Lunjo jam laboris depost la 1a ptm-e por pretigi øin. Du eksterurbanoj, Stefano kaj Tom, el Novjorkio partoprenis la kunvenon. Jeremy Bass montris, per projekciilo, fotojn kiujn li kaj Jogo (Jean Guy Richard) faris en Japanio en novembro. Ni vidis multajn belajn pejzaøojn kaj konstrua¼ojn, kaj ankaý geesperantistojn kiuj gastigis ilin en kelkaj urboj. (Vidu paøon 2)

Dez Hackett donacis al Ken Price ekzempleron de libro eldonita en Berlino en 1921: Dokumentoj de Esperanto, Informilo pri la historio kaj organizo de la Esperanta movado de Dro A. Möbusz. Øi enhavas tre interesan artikolon El la biografio de D-ro L. L. Zamenhof, originale verkitan de D-ro Leono Zamenhof. Øi ankaý havas tekstojn de kelkaj paroladoj faritaj de D-ro Zamenhof dum la frujaraj Universalaj Kongresoj. Permeso estis ricevita de Dez, pludonaci øin al la kluba biblioteko. Membroj de la klubo, se ili æeestos la Bibliotekan Studrondon gastigotan de Detlef Karthaus kutime la unuan sabaton de la monato (krom dumsomere) havos okazon rigardi la libron.

Krom manøi, trinki, kaj babili, kelkaj festantoj ludis skrablon, kaj kelkaj kantis akompanate de pianludado de Jeremy. Entute estis proksimume dudek partoprenintoj - iuj posttagmeze, iuj vespere, kaj aliaj dum la tuta tempo. La festado finiøis iomete post 11ptm.

Iru al Paøo-2          Paøo-3          Paøo-4         Aliaj numeroj