Je 2 ptm-e sabaton la 21an de decembro, Esperantistoj komencis alveni en la festocxambro
de 77 Carlton Strato. Lunjo jam laboris depost la 1a ptm-e por pretigi gxin.
Du eksterurbanoj, Stefano kaj Tom, el Novjorkio partoprenis la kunvenon.
Jeremy Bass montris, per projekciilo, fotojn kiujn li kaj Jogo (Jean Guy Richard) faris en
Japanio en novembro. Ni vidis multajn belajn pejzagxojn kaj konstruajxojn, kaj ankaux
geesperantistojn kiuj gastigis ilin en kelkaj urboj. (Vidu pagxon 2)
Dez Hackett donacis al Ken Price ekzempleron de libro eldonita en Berlino en 1921: Dokumentoj de Esperanto, Informilo pri la historio kaj organizo de la Esperanta movado de Dro A. Möbusz. Gxi enhavas tre interesan artikolon El la biografio de D-ro L. L. Zamenhof, originale verkitan de D-ro Leono Zamenhof. Gxi ankaux havas tekstojn de kelkaj paroladoj faritaj de D-ro Zamenhof dum la frujaraj Universalaj Kongresoj. Permeso estis ricevita de Dez, pludonaci gxin al la kluba biblioteko. Membroj de la klubo, se ili cxeestos la Bibliotekan Studrondon gastigotan de Detlef Karthaus kutime la unuan sabaton de la monato (krom dumsomere) havos okazon rigardi la libron.
Krom mangxi, trinki, kaj babili, kelkaj festantoj ludis skrablon, kaj kelkaj kantis akompanate de pianludado de Jeremy. Entute estis proksimume dudek partoprenintoj - iuj posttagmeze, iuj vespere, kaj aliaj dum la tuta tempo. La festado finigxis iomete post 11ptm.