La Torontano, #66, Vintro 2002-2003, pagxo-2

Esperanto Rondo de Toronto . . . . . http://www.esperanto.ca/toronto

Scott Dawson(Skoto) . . . . . . . . Prezidanto . . . . . . scott@sunspace.org

Kathy Toy (Lunjo) . . . . . . . . VicPrezidanto . . . . . . ktoy@attcanada.ca

Alice Kazmierowski (Alica) . . Sekretario/Kasisto . . . . . takaz@istar.ca


Meetings / Kunvenoj

Official meeting 3rd Monday each month, 8pm at 77 Carlton St. (east from College subway station). Social meetings other Mondays in Timothy's cafe, NE corner Bay and College streets, same hours.

NOTE:- If Monday is a holiday, we meet on Tuesday.
NOTU: Se lundo estas ferio, la kunveno okazas marde.

Oficiala kunveno la trian lundon de la monato, 8ptm, 77 Carlton St. (orienten de metroa stacio College). Sociaj kunvenoj je aliaj lundoj en kafejo Timothys, nordorienta angulo stratoj College kaj Bay.

RAPORTO PRI MEMORINDA KUNVENO

de Eduardo Vivancos, Toronto

Iun someron mi faris vojagxon al Euxropo. Tie mi havis okazon kontakti multajn Esperantistojn en diversaj urboj. En grava urbo de centra Bavario okazis tre speciala evento.

Temis pri la 80-a datreveno de la fondigxo de la loka Esperanto-grupo. La organizintoj bone laboris kaj sukcesis arigi, ne nur la plej gravajn eminentulojn de la Esperanto-movado, sed ankaux elstarajn personojn de la plej altaj tavoloj de la socio. Tie trovigxis la urbestro, la membroj de la konsilantaro, reprezentantoj de la landa registaro, pluraj ambasadoroj, artistoj, intelektuloj, ktp. Estis multaj paroladoj.

Cxar mi estis la sola kanadano, oni invitis min paroli nome de la kanada esperantistaro.

Cxu mi? Mi ja bone kapablas diri stultajxojn dum kunveno de la loka rondo, sed kiam mi devas paroli antaux granda publiko mi igxas nervoza kaj, kompreneble, mi timis pri fiasko. Cxu mi sukcesos veki la atenton de la auxskultantoj? Cxu oni primokos min? Miaj kruroj tremis kiel brancxetoj dum ventego. Kiam mi supeniris la podion mi tuj konstatis, ke cxiuj atente rigardis min kaj ecx ridetis al mi tre komplezeme. Tio donis al mi kuragxon kaj mi komencis paroli.

La atento kaj la largxaj ridetoj igxis pli kaj pli evidentaj. Ecx grupo de elegantaj virinoj, kiuj gxis tiam ne montris intereson en la evento, havis la okulojn najlitaj al mi, kaj ankaux ridetis same afable kaj kuragxige. Ne plu estis dubo: mi konkeris la auxskultantojn. Eble mi posedis karismon, kiun mi neniam rimarkis antauxe - aux cxu temis pri tio, ke mi venis el malproksima kaj mistera Kanado, mi ne sciis - sed mi estis fiera pri mia triumfo.

Forlasinte la podion, antaux ol mi atingis mian sidlokon, juna knabo diris al mi: "Sinjoro, la zipo de via pantalono estas malfermita".

Iru al Pagxo-1          Pagxo-3          Pagxo-4         Aliaj numeroj