Torontanoj vizitas Japanion

foto: Jeremy
 kaj Jogo cxe la Ora Templo Jeremy alvenis en Tokio la 29an de Oktobro 2002. Li vizitis la faman Esperantan Domon en Tokio, kie oni povas ecx legi Kanadan esperantan revuon. Trovigxas tie biblioteko, librovendejo, klasejo, kaj multe pli.

Jean Guy alvenis en Tokio la 1an de Novembro, kaj pasigis 8 tagojn kune kun Jeremy en Japanio. Krom du noktoj en hotelo en Tokio, ili logxis cxe tri esperantistoj, en Uji (apud Kioto), Kioto, kaj Hiroshima.

En Kioto, ili vizitis la Esperantan Klubon lundon, la 4an de novembro. En la foto je la klubo, oni povas noti ke la klubo en Kioto estas cxefe virinoj, kaj oni sidas surplanke, kiel estas la kutimo en japanio.

Foto: cxe Kiota Esp-grupo La alia foto, kun Jeremy kaj Jean Guy kaj la ora templo, estas Budaa templo en Kioto, tre konata. Kelkaj ostoj de Budao trovigxas en la templo.

La vizito al Hiroshima estas ege interesa, kun bonega gastigado cxe la familio Osioka. Ne nur gividitaj de Osioka Moritaka dum vizito al japana banejo, Mijagxima, kaj la pacmuzeo, sed ankaux li preparis bongustan vegetaran bankedon por la du kanadanoj kaj kvar esperantistoj de Hiroshima.

Esperantio okupas gravan lokon en Japanio, kaj la japanaj esperantistoj estas ege gastigemaj. Vizitu ilin!

Iru al Pagxo-1 . . . Pagxo-2 . . . Pagxo-4         Aliaj numeroj