La Torontano #66        vintro 2002-2003          P.4


Impost-malaltigoj . . . Simpla leciono pri Ekonomiko

Ni parolu pri impost-malaltigoj en maniero kiun cxiu povas kompreni. Supozu ke cxiutage dek viroj iras al restoracio por tagmangxi. La kalkulo, sume, estas $100. Se ili pagus gxin sammaniere kiel ni pagas impostojn, okazus tiel:

La unuaj kvar viroj (la plej malricxaj) pagus nenion.
La kvina pagus $1
La sesa pagus $3
La sepa pagus $7
La oka pagus $12
La nauxa pagus $18
La deka (la plej ricxa) pagus $59

Do, ili decidis fari tion. La dek viroj tag­mangxis en la restoracio cxiutage, kaj sxajnis esti tute kontentaj pri la arangxo, gxis iun tagon la posedanto kauxzis al ili problemon.

Cxar vi cxiuj estas tiel bonaj klientoj, li diris, mi malaltigos la prezon de via mangxo dudek dolarojn.

Do, nun tagmangxo por la dek viroj kostas nur $80. La grupo ankoraux deziras pagi sammaniere kiel estas la impostpagoj.

Do, tio sxangxis nenion por la unuaj kvar viroj. Ili ankoraux mangxis senpage. Sed kion pri la aliaj ses, la pagantaj klientoj? Kiel ili povas dividi la 20 dolaran rabaton, tiel ke cxiu ricevus justan proporcion?

La ses viroj konstatis ke la sumo, $20 dividita per ses estas $3.33. Sed se ili subtrahus tion de æies pago, tiam la kvina kaj sesa viroj ricevus pagon por mangxi. Do, la posedanto de la restoracio proponis, ke estus juste se oni reduktus cxies pagon per proksimume la sama kvanto, kaj li ekkalkulis la sumojn kiujn cxiu el ili devos pagi.

La kvina viro, same kiel la unuaj kvar, nun pagos nenion (100-procenta sxparo)
La sesa nun pagos $2 anstataux $3 (33-procenta sxparo)
La sepa nun pagos $5 anstataux $7 (28-procenta sxparo)
La oka nun pagos $9 anstataux $12 (25-procenta sxparo)
La nauxa pagos $14 anstataux $18 (22-procenca sxparo)
La deka pagos $49 anstataux $59 (16-procenta sxparo)

Cxiu el la ses pagis malpli ol antauxe. La unuaj kvar dauxre mangxas senpage. Sed poste, ekster la restoracio, la viroj komencis kompari siajn sxparojn. Mi ricevis nur unu dolaron el la dudek dolaroj, deklaris la sesa viro. Li indikis al la deka. Sed li ricevis $10.

Jes, gxuste, ekkriis la kvina viro. Ankaux mi sxparis nur unu dolaron. Estas nejuste ke li ricevis dekoble pli ol mi.

Estas vere! ekkriis la sepa viro. Kial li ricevu dek­dolaran rabaton, kiam mi ricevis nur $2?

La ricxuloj cxiam ricevas pli da bonsxanco!

Atendu momenton, kriis la unuaj kvar viroj unuvocxe. Ni ne ricevis ion ajn. La sistemo ekspluatas la malricxulojn! La naux viroj cxirkauxis la dekan kaj batadis lin.

Sekvanokte la deka viro ne aperis por mangxi, kaj do la naux eksidis kaj mangxis sen li. Sed kiam la tempo alvenis por pagi la fakturon, ili eksciis ion gravan. Ili cxiuj kune ne havis suficxan monon por pagi ecx duonon de la kalkulo.

Kaj tio, geknaboj kaj profesoroj, estas kiel nia imposta sistemo funkcias. La homoj kiuj pagas la plej altajn impostojn ricevas la plej grandan gajnon de impost-malaltigo. Tro-impostu ilin, ataku ilin pro tio ke ili estas ricxaj, kaj ili eble ne plu aperos cxe la tablo. Estas multe da bonaj restoracioj en Euxropo kaj en la kariba regiono!

FINO de pagxo-4 (lasta pagxo!)

Iru al Pagxo-1       P.2       P.3      Aliaj numeroj     Hejmpagxo de la klubo