La kutimaj kunvenoj cxiu-lunde (vidu pagxon-2 por informoj) okazas sen interrompo dum la somero. Krome, okazos du tradiciaj eventoj, plus invito de Lunjo:
Junio 21, Sabate posttagmeze, ROSTFESTO cxe Lunjo. En la gxardeno malantaux Scarborough Road (la tria strato oriente de Victoria Park Av.) iomete sude de Kingston Road. Vi povas kunporti ian mangxajxon aux ne, lauxplacxe.
Julio 12, (sabate) SOMERFESTO, ekde 1ptm-e. Eksterurbaj Esperantistoj bonvenaj! Kutime la festado dauxras gxis malfruvespere.
Aug. 17Dimancxe posttagmeze, la tradicia kluba PIKNIKO en parko
Sunnybrook (vidu la mapon, dekstree). Kunportu mangxajxon/trinkajxon laux
placxe - sed notu ke ni kutime havs pli ol ni povas mangxi!
Eksterurbaj Esperantistoj estos bonvenaj (sen kunporti ion). Eniru la parkon de
strato Leslie, norde de Eglinton, kaj sekvu la vojon (eble longan distancon)
gxis vi trovos nin. Sercxu verdan stelon/flagon.
Noto: La redaktoro esperas esti eksterlande dum julio kaj duono de auxgusto, kaj petas onin informi lin poste pri cxio raportinda, rilate al klubanoj, kiu okazas dum tiu periodo. Dankon!