La Torontano, #67, Printempo2003, pagxo-3


Eggstasy.jpg

Peggy Dolter,

Lunjo kaj Ken

en la

restoracio

Eggstasy

la 17an

de majo.

Foto: Ted Dolter

Salutojn de usonaj vizitintoj

Dum la semajnfino de via Viktoria Tago, mia edzo Ted kaj mi gxuis viziton en via bela kaj multkultura urbo.

Kvankam ni restis dum nur kvar tagoj, ni esploris Toronton de la malsupro - la substrataj trajnoj gxis la supro la pinto de la Turo C.N. Intertempe ni miris cxe La Leona Regxo, ridegis cxe Dua Urbo, kaj eksciis interesajn aferojn cxe la Regxa Ontaria Muzeo.

Je sabatmateno du lokaj Esperantistoj, Lunjo kaj Ken, afable matenmangxis kun ni cxe Eggstasy, kie ni babilis pri familioj, laboro, kongresoj, kaj aliaj aferoj. Ken ecx bonkore sxoforis nin kaj akompanis nin tiun tagon kiam ni vizitis la imponan Domegon Kasa-Loman.

Ankoraux aliaj bonaj memoroj estas niaj vespermangxoj en aziaj restoracioj - unu japana kaj unu filipina; la urbocentro en Toronto havas multajn aziajn restoraciojn. Kia placxa longa semajnfino! Ni dum jaroj ridetos kiam ajn ni memoros nian viziton en Toronto.

Peggy

Iru al Pagxo-1      Pagxo-2      Pagxo-4         Aliaj numeroj