La Torontano #67         printempo 2003          P4


Legendo:

IRLANDA DEZIRO

Lia nomo estis Flemming, kaj li estis malricxa skota farmisto. Iutage dum li klopodis perlabori vivrimedojn por sia familio, li auxdis helpokrion el apuda marcxo.

Li lasis fali siajn laborilojn kaj kuris al la marcxo. Tie, enkotigxinta gxis sia talio, estis terurita knabo, krianta kaj luktanta liberigi sin.

La farmisto savis la knabon de kio estus povinta farigxi longdauxra kaj terura mortado.

Je la sekva tago, ornamita kalesxo haltis en la magra cxirkauxajxo de la skoto. Elegante vestita nobelo pasxis el gxi, kaj sinprezentis kiel la patro de la knabo kiu farmisto Flemming savis.

Mi deziras repagi al vi, diris la nobelo. Vi savis la vivon de mia filo. Ne, mi ne povas akcepti pagon pro mia ago, la skota farmisto respondis, forturnante la proponon.

Tiumomente, la filo de la farmisto venis al la pordo de la familia domacxo.

Cxu tiu estas via filo? demandis la nobelo. Jes, la farmisto respondis fiere.

Mi faras al vi proponon. Permesu ke mi provizu al li samnivelan edukon kiun mia propra filo ricevos. Se la knabo estas iel ajn simila al sia patro, li sendube farigxos viro pri kiu ni ambaux povos fieri.

Kaj tiel okazis. La filo de farmisto Flemming cxeestis la absolute plej bonajn lernejojn, kaj post iom da tempo ricevis sian diplomon de la medicina lernejo cxe la Hospitalo de Sankta Maria en Londono, kaj poste farigxis famekonata tra la tuta mondo kiel Kavaliro Aleksandro Flemming, la letrovinto de penicilino.

Jarojn poste, la sama filo de la nobelo kiu estis savita de la marcxo, estis trafita per pneuxmonio. Kio savis lian vivon cxifoje? Penicilino!

La nomo de la nobelo? Lordo Randolph Churchill. La nomo de lia filo? Kavaliro Winston Churchill.

The name of the nobleman? Lord Randolph Churchill. His son's name?

Sir Winston Churchill.

Iam iu diris:

Kio cxirkauxiras cxirkaux-revenas. (What goes around comes around.)

Laboru kvazaux vi ne bezonas la monon.

Amu kvazaux vi neniam estis dolorigita.

Dancu kvazaux neniu rigardas.

Kantu kvazaux neniu auxskultas.

Vivu kvazaux cxielo estas surtere. (Live like it is Heaven on Earth).


Iru al Pagxo-1      P.2      P.3       Aliaj numeroj     Hejmpagxo de la klubo