Kathy Toy (Lunjo) . . . . . . . . VicPrezidanto . . . . . . ktoy@allstream.net
Alice Kazmierowski (Alica) . . Sekretario/Kasisto . . . . . takaz@istar.com
Oficiala kunveno la trian lundon de la monato, 8ptm, 77 Carlton St. (orienten de metroa stacio College). Sociaj kunvenoj je aliaj lundoj en kafejo Timothys, nordorienta angulo stratoj College kaj Bay.
PRELEGO |
|---|
|
Don Heights Unitariana Kunvenantaro invitis la
Esperanto-Rondon de Toronto prelegi pri Esperanto
dum ilia dimancxa kunesto, dimancxe je la
27-a de Julio. Akceptis Kathy Toy (Lunjo) kaj Detlef
Karthaus.
Detlef traktis la viglecon de Esperanto en prelego nomita Kial Esperanto ne simple krevas! (Why Esperanto doesnt simply roll over and die) titolo prenita de gazetartikolo. La auxdantaro kiu nombris cxirkaux 25 bone akceptis la premison ke la ideo de internacia lingvo estis profunde enradikita en nia kulturo ecx antaux la apero de Esperanto. Kun aplombo, Kathy instruis bazan lecionon kaj baldaux la tuta auxdantaro respondis hxoruse, surprizite pri ilia nova kono. La organizanto de la afero, Judy Newman, kiu mem estas komencanto en nia lingvo, substrekis ke la fundamenta kredo de Unitarianoj estas tre simila al nia interna ideo. Sxi anoncis ke en tiu Unitariana cirklo jam estas kerno de Esperanto grupo kun 3 interesiloj, kaj kuragxigis la cxeestantojn |
|
skribi iliajn nomojn sur listo de komencantoj. Ni nun havas kvar pliajn interesitojn. Tiel nia klubo kreskas. Lunde je la 28-a de julio estis tre vigla kunveno kun 9 partoprenantoj, bona nombro kiam oni konsideras ke 20 procentoj de niaj regulaj membroj nun trovigxas en Svedio por la Universala Kongreso. Detlef PIKNIKOLa pikniko okazis dimancxe la 17an de auxgusto, dum la posttagmezo. La vetero estis bona, kaj mangxajxoj kaj trinkajxoj pli ol suficxis. Partoprenis Esperantistoj el OTAVO (Aaron Chapman kaj Charlene Daley, kaj Clayton Smith), LONDONO (Stephen Crowe), ST. CATHARINES (Paul kaj Maria Hopkins), kaj el TONAWANDA, Novjorkio (Werner Moeller). Arono kunportis sian malnovsvedan bastonjxetan ludon `KUBB' (kubo) por distri, kaj iom aktivigi nin.
|