La TORONTANO     #69    Auxtuno/vintro 2003-2004


Asghar en butikejo-Eaton

En la biblioteka kunveno sabate la 6an de decembro ni havis ekster­landan vizitanton. D-ro Asghar Sajadian venis per aýtobuso el Novjorko. Skoto renkontis lin en la busstacio, kaj kondukis lin al la apartamento de Detlef por renkonti nin.

Asghar naskiøis en Teherano, Irano, kaj lernis Esperanton en kurso de la famekonata D­ro Saheb­Zamani. Poste li studis psikologion en Vieno, fariøis civitano de Aýstrio, kaj doktoriøis en sia fako.

Dum li restis en Toronto, li tranoktis æe Skoto, kiu estas gastiganto de la Pasporta Servo. Dimanæe li vizitis la urbon kun Ken.

Lunde Asghar ekveturis aýtobuse re­en al Novjorko. Eble pro tio ke li naskiøis en Irano, li havis problemon transiri la landlimon en Usonon, kie li atendas intervjuojn en kelkaj universitatoj.

Li devis reveni al Toronto, kaj alvenis øustatempe por æeesti nian kunvenon en la kafejo. Je mardo, matene, li sukcesis rezervi sidlokon en aviadilo por flugi rekte al Vieno, merkrede vespere. Li diris ke, malgraý siaj problemoj du m la vizito, li portas hejmen varmajn impresojn pri la Torontaj samideanoj, kaj esperas renkonti nin denove iam.


Jeremy, Marc, Jogo

Tri Torontanoj, Jeremy, Jogo, kaj Ken, partoprenis la æi­jaran regionan kunvenon en Okemo.

Entute estis 60 partoprenantoj, inkluzive de Lovisa el Svedio, kaj Marc Bavant el Parizo, Francio.

Marc instruis la mezgradan kurson, kaj ankaý prelegis pri la nova matematika vortaro kiun li kompilis. La prelego estis pli interesa al laikuloj ol oni eble supozus.

Estis multaj aliaj prezentoj. Kelkaj estis amuzaj, kelkaj pli seriozaj.


Paøoj 2-8 kune:

El la libro Dokumentoj de Esperanto ­ Informilo pri la historio kaj organizo de la Esperanta movado, kunmetita de Dro A. Mobusz kaj Eldonita de Esperanto­Verlag Friedrich Ellersiek, Berlin 1921.

Vidu kiel oni skribis Esperanton antaý 80 jaroj, kaj kiel malfacila estis la vivo de la kreinto de Esperanto!

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Lazaro Ludoviko Zamenhof naskiøis la 15­an (laý la Rusa kalendaro la 3­an) de decembro 1859, en la urbo Bialystok (gubernio de Grodno). Liaj gepatroj estis Marko kaj Rozalio (naskita Sofer). Lia patro havis lernejon kaj krom tio donadis privatajn lecionojn de Germana kaj Franca lingvoj.

De sia plej frua juneco Ludoviko Zamenhof æiam estis tre revema, pensema kaj impresebla, kaj oni konis lin kiel infanon ekster­ordinare kaj æiuflanke kapablan. Li komencis lerni tre frue: havante la aøon de kvar jaroj, li jam bone legis kaj skribis. Lia sano estis tre delikata, kaj en sia infaneco li ofte estis malfacile malsana.

En aýgusto 1869 li komencis la studadon en la Bialystoka reala lernejo; sed æar li tiam ne havis ankoraý la aøon de plenaj 10 jaroj (kion la leøo tiam postulis), tial oni ne kalkulis al li tiun jaron, kaj efektiva lernanto de la unua klaso de la lernejo li povis fariøi nur en 1870.

En Decembro de 1873 liaj gepatroj transloøiøis Varsovion, kie lia patro akceptis la oficon de inspektoro de privata lernejo kaj baldaý poste ricevis la oficon de profesoro de la regna Varsovia reala lernejo. Laý la konsilo de konatoj la patro de Ludoviko decidis, ke li lernu la lingvojn Latinan kaj Grekan kaj daýrigu sian studadon en gimnazio filologia. En Aýgusto 1874 li efektive ekzameniøis en la Varsovia 2a gimnazio kaj estis akceptita tien kiel lernanto de la 4a klaso.

Dum la tuta gimnazia tempo, kiel en Bialystok, tiel ankaý en Varsovio, Zamenhof estis æiam la unua en sia klaso. Li æiam estis sincere amata de æiuj siaj kolegoj.

En æiuj demandoj lia opinio estis æiam rigardata kiel la plej aýtoritata. En la gimnaziaj jaroj lin varmege interesis diversaj sociaj demandoj. De la plej fruaj jaroj li revis pri solvo de diversaj sociaj problemoj. Sed plej multe interesis lin la problemo de intergentaj rilatoj, kiu instigis lin al kreado de neýtrala intergenta lingvo.

En la komenco de la vintro de 1878 la primitiva formo de tiu lingvo estis preta kaj Zamenhof kun siaj gimnaziaj kolegoj (en sia æambreto æe la strato Nowolipie Nr. 28) aranøis feston, kiun li nomis tago de la vivigo de la universala lingvo.

Sed pro diversaj kaýzoj la kolegoj de Zamenhof baldaý tute malvarmiøis por la afero. Ili venis al la konvinko, ke, malgraý ke tion faris la øis nun æiam aýtoritata Zamenhof mem, la kreado de lingvo estas infana¼o, kiu por ili, kiel nun jam maturaj homoj, ne konvenas. Al tio aliøis ankoraý la cirkonstanco ke la patro de Zamenhof rakontis pri la laboro de sia filo al la direktoro de unu el la Varsoviaj gimnazioj, kaj tiu diris al la patro, ke lia filo estas por æiam perdita, ke lia laborado estas plej senduba simptomo de komenciøanta nesanigebla frenezo. Zamenhof devis promesi al sia patro,ke li almenaý ne alpaþos publike kun sia laboro, antaý ol li finos la studadon en la universitato kaj fariøos kuracisto.

Æio æi tio kaýzis, ke Zamenhof decidis ne paroli plu kun iu pri sia ideo kaj labori tute izolite. En Junio 1879 Zamenhof finis la kurson gimnazian, kaj en Aýgusto li forveturis en la urbon Moskvo, por studi medicinon en la tiea universitato. Por ne esti þarøo por siaj gepatroj, kies financa stato neniam estis sufiæe bona, Zamenhof seræis en Moskvo ian okupon, sed bedaýrinde nenion povis trovi. Tial post du jaroj li forlasis Moskvon kaj revenis Varsovion, kie li daýrigis sian studadon en la universitato. En januaro 1885 li finis la universitatan kurson kaj ricevis diplomon de kuracisto.

Tiam, por komenci laborenspezi por sia vivo, li forveturis en tre mal­grandan urbeton Wejseje (Sulvaka gubernio), kie loøis lia fratino Fanny Pikower kaj kie li komencis sian medicinan praktikadon. Sed, havante tro impreseblan karakteron, li tro multe suferis morale en sia rolo de kuracisto por æio; æiufoje, kiam li al iu el siaj pacientoj ne povis helpi, aý des pli kiam iu el liaj pacientoj mortis, li faris al si akrajn riproæojn, ke tio estas la kulpo de lia nebona kuracado; tial post kvarmonata praktikado en la urbeto li decidis elekti por si ian specialecon.

Li revenis Varsovion kaj komencis tie perfektiøi en kuracado de okuloj. Dum duono da jaro li laboris en la okulista aparta¼o de la Varsovia hebrea malsanulejo sub la gvidado de D­ro Kramsztyk. En la fino de 1885 li forveturis en la urbon Plock (kie tiam estis neniu okulisto), por provi tie kuracadon kiel okulisto kaj konvinkiøi praktike, æu li sentas sin jam sufiæe forta en la okulista scienco. Restinte tie dum 5 monatoj kaj konvinkiøinte, ke multe ankoraý mankas al li, li en Majo 1886 forveturis Vienon kaj dum kelke da monatoj fervore studis en la specialaj kursoj por okulistoj. En aýtuno de 1886 li komencis okulistan praktikadon en Varsovio, en la loøejo de siaj gepatroj (strato Murnowska No. 40).

De 1878 øis 1885 Zamenhof multe kaj fervore laboris super sia lingvo. En 1885 li decidis eldoni sian unuan lernolibron kaj komencis seræi eldonanton. Sed dum du jaroj li tute vane seræis, malgraý ke la libreto estis tre malgranda, neniu volis øin eldoni. Fine en 1887 li sukcesis ricevi prunte kelkan sumon da mono kaj eldoni mem sian unuan libron.

La 9an de Aýgusto 1887 Zamenhof edziøis kun fraýlino Klaro Silbernik (el Kovno) kaj aranøis sian loøejon en Varsovio æe la strato Przejazd No.9. Lia edzino havis kelkan negrandan kapitalon, kaj la junaj geedzoj havis la plej bonajn esperojn. Sed, malgraý la plej modesta maniero de vivado, la kapitaleto baldaý disfandiøis. Grandan parton de øi englutis la eldonado de grandega nombro da senpagaj ekzempleroj al æiuj gazetoj de la mondo, al diversaj societoj, lernejoj k.t.p.; la ceteran parton englutis la modesta vivado de la geedzoj, æar la nombro de la pacientoj de Zamenhof estis terure malgranda.

En junio 1888 naskiøis la unua filo de Zamenhof, Adamo. En la mezo de 1889 el la tuta kapitalo de la geedzoj ne restis plu eæ unu kopeko. La bopatro de Zamenhof donis al li kelkan helpon, sed tio, kompreneble, sufiæis nur por tre ma llonga tempo.

Tiam en aýtuno de 1889 Zamenhof vole­ne­vole devis decidi forlasi Varsovion kaj seræi sian panon en alia urbo, kie ne loøas aliaj okulistoj kaj kie li sekve povus pli esperi laborenspezojn per sia profesio.

La forlaso de Varsovio estis por ambaý geedzoj ekstreme dolora, kaj æiuj eæ plej malgrandaj detaloj el tiu malgaja tempo øis nun vive restis en ilia memoro. Kvankam ambaý geedzoj ne estis naskitaj en Varsovio kaj kvankam ili tre malmulte øuis iam la urban vivon, tamen ili tiel varmege amis tiun urbon, ke la devigita forlaso de øi estis por ili kvazaý plej terura poræiama ekzilo el la patrujo.

Kun treege premita koro la edzino kun la infano forveturis en la urbon Kovno al sia patro, kaj la edzo elveturis, por seræi panon. La unua urbo, en kiu li haltis, estis Brest­Litovsk; sed tie oni klarigis al li, ke la urbo estas tro malriæa por specialisto - okulisto povu havi tie eæ plej modestan panon por sia familio. Tiam li venis en sian urbon de naskiøo (Bialystok), æar, kvankam tie loøis jam okulisto, Zamenhof esperis tamen, ke la gepatra urbo alportos al li pli da feliæo. Sed tie oni diris al li, ke la esperoj estas tre malgrandaj, æar Bialystok ne havas konfidon al kuracisto kiu ne fordonas sin tute al sia profesio kaj okupas sin per aferoj flankaj.

Post kelkaj tagoj da restado en Bialystok Zamenhof aýdis, ke la granda urbo ¦erson (en suda Rusujo) ne havas okuliston. Li telegrafis al unu ¦ersona konato kaj, ricevinte la respondon, ke tiel efektive estas, li entreprenis la malproksiman vojaøon al ¦erson. Li veturis tien kun la plej bonaj kaj viglaj esperoj. Sed, veninte tien, li sciiøis, ke la informo, kiun li ricevis, estis maløusta, ke en ¦erson loøas jam delonge okulisto, kaj ellabori al si tie medicinan praktikon estos afero tre malfacila. Li tamen decidis jam resti tie kaj pacience provi ellabori al si panon.

La vivo en ¦erson estis por Zamenhof tre malfacila. Malgraý ke li prenis por si tre malgrandan loøejon (strato Hannibalovska, domo de Tarle) kun tre malriæa meblaro, kaj servanton li havis nur por kelkaj horoj æiutage, la tre malgranda sumo da mono, kiun li kunportis kun si, apenaý sufiæis por unu monato. Ne dezirante akcepti por sia propra persono helpon de sia bopatro (al kiu, kiel ankaý al sia edzino, li nenion skribis pri la mal­facileco de sia situacio), kaj dezirante elteni kiel eble plej longe, li aranøis sian vivon tiamaniere, ke liaj elspezoj estu kiel eble plej malgrandaj, ekzemple li hejtis la fornon tre malmulte, tagmanøis en plej malkara restoracio kaj ne æiutage, k.t.p.

Malgraý la admonado de kelkaj ¦ersonaj konatoj, kiuj ripetadis al li, ke tiel longe, kiel li ne for¼etos sian fantazia¼on kaj ne fariøos kuracisto serioza, li neniam havos panon; malgraý la akraj riproæoj kiujn li ofte mem faradis al si, memorante pri siaj edzino kaj infanoj, lia tempo kaj kapo restis okupitaj nur de Esperanto, kaj li ne perdis la esperon, ke æio estos bona.

Al sia edzino, kiu dume naskis la duan infanon, Sofion, li skribadis plej konsolajn kaj esperigajn leterojn. Tamen post tri monatoj da tre malfacila vivo li fine konvinkiøis, ke li plu ne povos elteni. Kaj kiam lia bopatro, diveninte iamaniere la malfacilecon de lia situacio, insistis, ke li akceptu denove lian subtenon kaj reveturu Varsovion, li tion faris, kaj en Majo 1890 li revenis Varsovion, supozante, ke liaj malmultaj pacientoj eble ne forgesis lin, ke eble ankaý Esperanto donos al li kelkajn enspezojn, kaj æio kune, ligite kun la subtenado de la bopatro, eble donos al li la povon iamaniere elteni, øis lia situacio pliboniøos.

Reveninte Varsovion, li rekomencis sian medicinan praktikadon ne malproksime de sia antaýa loøejo, en la domo No. 21 de la strato Nowolipki; esperante havi kelkan helpan profiton, li prenis sur sin la eldonadon de la tiama gazeto Esperantisto, kiun la øistiama eldonanto ne deziris daýrigi. Sed la gazeto donis nur malprofiton, kiun kovri li ne povis; tial sensukcese provinte aranøi malgrandan akcian societon, Zamenhof estis devigata anonci, ke li ne plu povas eldoni la gazeton.

Tiam kun sia helpo aperis Trompeter, kiu ne sole prenis sur sin la eldonadon de la gazeto, sed ankaý destinis por Zamenhof pagon de 50 rubloj æiu­monate por la redaktado.

Tamen la nombro de la pacientoj de Zamenhof æiam estis ankoraý terure malgranda, kaj Zamenhof venis al la konvinko, ke en granda urbo li neniam povos sin teni. Tre malgaje la geedzoj decidis denove forlasi Varsovion kaj seræi feliæon en urbo negranda. Æar oni diris al li, ke la urbo Grodno estas sufiæe granda, por doni panon al unu okulisto, kaj æar lin tre allogis la ideo vivi denove en la provinco, en kiu li naskiøis, Zamenhof forveturis tien en oktobro 1893, por provi tie okulistan praktikadon.

La komenco estis sufiæe bona. Tial la 25an de novembro Zamenhof revenis Varsovion, por preni sian familion, kaj la 27an, en malgaja nebula tago, la geedzoj Zamenhof kun siaj du infanoj forlasis Varsovion, þajne por æiam. En la stacidomo diris al ili adiaý nur la patro kaj gefratoj de Zamenhof (la patrino mortis antaý unu jaro); el la amikoj aý konatoj estis neniu. Kvar jarojn la familio Zamenhof loøis en Grodno. La unua tempo estis sufiæe bona. La enspezoj estis ne grandaj, sed tamen sufiæis por modesta vivado. Sed baldaý en Grodno enloøiøis alia okulisto, kaj la vivo fariøis pli malfacila, æar Grodno ne sufiæis por du okulistoj, kaj por konkurado pro pano Zamenhof ne estis kapabla. Zamenhof denove devis akcepti helpon de sia bopatro. Kvankam la lasta donadis sian helpon tute volonte kaj sen riproæo, Zamenhof tamen morale multe suferis de tio.

La afero Esperanta ankaý iris tre malfacile. Pro artikoloj de Tolstoj, presitaj en la gazeto Esperantisto, la Rusa cenzuro malpermesis al øi la eniradon en Rusujon, kaj la gazeto, kies plimulto da abonantoj estis tiam Rusujanoj, devis malaperi. La Biblioteko de Esperanto, kiun Zamenhof tiam eldonadis, ne havis sufiæe da abonantoj, por kovri la elspezojn.

Kun konstante streæita cerbo Zamenhof seræadis ian pandonan okupon por si kaj iun personon, kiu volus preni sur sin la daýrigon de la Esperantaj eldonoj. Sed neniu volis ion aýdi pri tio. Fine s­ro Gernet el Odeso prenis sur sin la eldonadon de la gazeto (sub þanøita nomo) kaj de la Biblioteko.

Vidante, ke la vivo en Grodno fariøas por li æiam pli kaj pli malfacila, kaj konvinkiøinte, ke li nenie kaj neniam havos sian panon, se lia kapo estos fordonita ekskluzive al Esperanto, Zamenhof fine decidis fari la lastan provon.

La decido estis por li turmenta, øi minacis pereigi la tutan esencon de lia vivo, sed li sentis tre bone, ke li nepre devas fari tiun provon, æar alie restas por li absolute nenia espero. Li decidis tute formeti de si por 2-3 jaroj la aferon Esperantan (daýrigante sole la eldonadon de la Adresaroj kaj la plej necesan korespondadon) kaj dediæi sin tute kaj ekskluzive al sia profesio.

En Aýgusto 1897 li forveturis Vienon, por iom refreþigi siajn medicinajn sciojn, kaj en Novembro li kun sia familio denove transloøiøis Varsovion. Li tie luis loøejon en la plej malriæa kvartalo de Varsovio (strato Dzika No.9, kie li loøas ankoraý nun), kie neniu kuracisto-specialisto iam loøis, æar la pacientoj tie pagas tro malmulte kaj pli bonstataj personoj ne volas tien veni.

Li komencis akceptadi la malriæajn pacientojn, dediæadi al ili sian tutan atenton, por akiri ilian konfidon; li penis per æiuj fortoj, ke oni forgesu, ke li estas aýtoro de ia lingvo, ke oni vidu en li nur kuraciston. Estas tute kompreneble, ke, malgraý la penado, la unua tempo ne povis ankoraý doni ian bonan rezultaton. Sed Zamenhof konsciis, ke por li tio estas la lasta, absolute la lasta provo, ke se li nun ne sukcesos, li havos plu nenian esperon en la vivo. Tial liaj nervoj estis tiam terure ekscititaj kaj li fariøis preskaý freneza. Þajnis al li tiam, ke tio estas la lastaj tagoj de lia vivo. Æiuj penoj de lia familio, por konsoli lin, estis vanaj.

Æiumonate li devis akcepti de sia bopatro kelkan sumon da mono, kaj æiufoje tio estis por li infera sufero. Æar en Grodno liaj enspezoj estis pli grandaj kaj liaj elspezoj pli malgrandaj, tial li konstante faradis al si akrajn riproæojn, kial li forlasis Grodnon. Al la suferoj financaj aliøis ankoraý nostalgio, æar post kvarjara vivado en la provinco de sia naskiøo Zamenhof jam ne sentis sin en Varsovio tiel hejme, kiel antaýe.

De tempo al tempo li penadis konvinki sin mem, ke li tute ne faris la frenezan transloøiøon, ke æio estas sonøo, ke li baldaý vekiøos kaj vidos sin denove en sia Grodna loøejo æe la strato Policejska. Sed post la paso de unu jaro la cirkonstancoj fine komencis pliboniøi. La nombro de la pacientoj de Zamenhof komencis regule kreski. Fine en la jaro 1903 Zamenhof atingis tiun feliæan momenton kiam liaj enspezoj jam tute kovris liajn elspezojn, kiam kun øoja koro povis diri al sia bopatro: mi plu ne bezonas helpon, kaj kiam li denove kun tute pura konscienco povis komenci energian laboradon por Esperanto.

Tio estis eble la plej feliæa jaro en la vivo de la geedzoj Zamenhof. En la jaro 1905 Zamenhof havis jam la eblon (la unuan fojon post 20 jaroj) fari al si kelksemajnan libertempon kaj entrepreni kun sia edzino vojaøon al la Bulonja kongreso. Nun la vivo de Zamenhof estas jam trankvila. Li laboras tre multe, æar lian tutan tagon okupas lia profesio, kaj la tutan vesperon li laboras por Esperanto. Sed malgraý lia granda laborado kaj malgraý la malbona stato de lia sano (malforteco de la koro kaj manko de pulso en la piedoj) li estas tute kontenta. Li nur bedaýras, ke lia tagnokto havas ne pli ol dudek­kvar horojn kaj la manko de tempo kaj la malbona sano ne permesas al li plenumi æion, kion li volus plenumi.

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
La libro el kiu la supra teksto estis prenita estas en la biblioteko de Esperanto-Rondo de Toronto. Anoj kiuj deziras legi pli, povas fari tion dum unu el la Bibliotekaj Post­tagmezoj æe Detlef.

line

NOVA ESTRARO por la KANADA ESPERANTO-ASOCIO

Æar estis nur kvin kandidatoj, kaj KEA bezonas minimume kvin estraranojn,
ne necesis baloti. La novaj estraranoj por 2004-2005 estas:

Prezidanto . . . . . . . . . . Geoffrey Greatrex

Vic-prezidanto . . . . . . . Normando Fleury

Sekretario . . . . . . . . . . . . . . . . Ken Price

Kasisto . . . . . . . . . . . . . Wally DuTemple

Redaktoro de LUMO . . . . Bob Williamson

line

Dankon al Lunjo kaj Detlef, kiuj tralegis la presprova¼on de (la papera versio de) æi tiu numero kaj korektis tajp-erarojn! Se iuj restas, la redaktoro respondecas.    kp


Aliaj numeroj de "La TORONTANO"