La TORONTANO      #69   Auxtuno/vintro 2003-2004


En la biblioteka kunveno sabate la 6an de decembro ni havis ekster-landan vizitanton. D-ro Asghar Sajadian venis per auxtobuso el Novjorko. Skoto renkontis lin en la bus-stacio, kaj kondukis lin al la apartamento de Detlef por renkonti nin.

Asghar naskigxis en Teherano, Irano, kaj lernis Esperanton en kurso de la famekonata D-ro Saheb-Zamani. Poste li studis psikologion en Vieno, farigxis civitano de Auxstrio, kaj doktorigxis en sia fako.

Dum li restis en Toronto, li tranoktis cxe Skoto, kiu estas gastiganto de la Pasporta Servo. Dimancxe li vizitis la urbon kun Ken.

Lunde Asghar ekveturis auxtobuse re-en al Novjorko. Eble pro tio ke li naskigxis en Irano, li havis problemon transiri la landlimon en Usonon, kie li atendas intervjuojn en kelkaj universitatoj.

Li devis reveni al Toronto, kaj alvenis gxustatempe por cxe-esti nian kunvenon en la kafejo. Je mardo, matene, li sukcesis rezervi sidlokon en aviadilo por flugi rekte al Vieno, merkrede vespere. Li diris ke, malgraux siaj problemoj dum la vizito, li portas hejmen varmajn impresojn pri la Torontaj samideanoj, kaj esperas renkonti nin denove iam.
La foto montras Asghar en la butikejo Eaton Center


Iru al Pagxo-2 . . . P.3 . . . P.4 . . . P.5 . . . P.6 . . . P.7 . . . P.8    Aliaj numeroj