Kathy Toy (Lunjo) . . . . . . . . VicPrezidanto . . . . . . ktoy@attcanada.ca
Alice Kazmierowski (Alica) . . Sekretario/Kasisto . . . . . takaz@istar.ca
Oficiala kunveno la trian lundon de la monato, 8ptm, 77 Carlton St. (orienten de metroa stacio College). Sociaj kunvenoj je aliaj lundoj en kafejo Timothys, nordorienta angulo stratoj College kaj Bay.

Lazaro Ludoviko Zamenhof naskigxis la 15-an (laux la Rusa kalendaro la 3-an) en la urbo Bialystok (gubernio de Grodno). Liaj gepatroj estis Marko kaj Rozalio (naskita Sofer). Lia patro havis lernejon kaj krom tio donadis privatajn lecionojn de Germana kaj Franca lingvoj.
De sia plej frua juneco Ludoviko Zamenhof cxiam estis tre revema, pensema kaj impresebla, kaj oni konis lin kiel infanon ekster-ordinare kaj cxiuflanke kapablan. Li komencis lerni tre frue: havante la agxon de kvar jaroj, li jam bone legis kaj skribis. Lia sano estis tre delikata, kaj en sia infaneco li ofte estis malfacile malsana.
En auxgusto 1869 li komencis la studadon en la Bialystoka reala lernejo; sed cxar li tiam ne havis ankoraux la agxon de plenaj 10 jaroj (kion la legxo tiam postulis), tial oni ne kalkulis al li tiun jaron, kaj efektiva lernanto de la unua klaso de la lernejo li povis farigxi nur en 1870.
En Decembro de 1873 liaj gepatroj translogxigxis Varsovion, kie lia patro akceptis la oficon de inspektoro de privata lernejo kaj baldaux poste ricevis la oficon de profesoro de la regna Varsovia reala lernejo. Laux la konsilo de konatoj la patro de Ludoviko decidis, ke li lernu la lingvojn Latinan kaj Grekan kaj dauxrigu sian studadon en gimnazio filologia. En Auxgusto 1874 li efektive ekzamenigxis en la Varsovia 2a gimnazio kaj estis akceptita tien kiel lernanto de la 4a klaso.
Dum la tuta gimnazia tempo, kiel en Bialystok, tiel ankaux en Varsovio, Zamenhof estis cxiam la unua en sia klaso. Li cxiam estis sincere amata de cxiuj siaj kolegoj.
En cxiuj demandoj lia opinio estis cxiam rigardata kiel la plej auxtoritata. En la
Iru al Pagxo-1 . . . P.3 . . . P.4 . . . P.5 . . . P.6 . . . P.7 . . . P.8 Aliaj numeroj