La Torontano #69, auxtuno/vintro 2003-4, P3


Internacia Semajnfino-Esperantista en OKEMO, Vermonto:

Marc Bavant in Okemo

Tri Torontanoj, Jeremy, Jogo, kaj Ken, partoprenis la cxi-jaran regionan kunvenon en Okemo.

Entute estis 60 partoprenantoj, inkluzive de Lovisa el Svedio, kaj Marc Bavant el Parizo, Francio. Marc instruis la mezgradan kurson, kaj ankaux prelegis pri la nova matematika vortaro kiun li kompilis. La prelego estis pli interesa al laikuloj ol oni eble supozus.

Estis multaj aliaj prezentoj. Kelkaj estis amuzaj, kelkaj pli seriozaj.


(Dauxrigo el p.2, Historio de Zamenhof)
gimnaziaj jaroj lin varmege interesis diversaj sociaj demandoj. De la plej fruaj jaroj li revis pri solvo de diversaj sociaj problemoj. Sed plej multe interesis lin la problemo de intergentaj rilatoj, kiu instigis lin al kreado de neuxtrala intergenta lingvo.

En la komenco de la vintro de 1878 la primitiva formo de tiu lingvo estis preta kaj Zamenhof kun siaj gimnaziaj kolegoj (en sia cxambreto cxe la strato Nowolipie Nr. 28) arangxis feston,kiun li nomis tago de la vivigo de la universala lingvo.

Sed pro diversaj kauxzoj la kolegoj de Zamenhof baldaux tute malvarmigxis por la afero. Ili venis al la konvinko, ke, malgraux ke tion faris la gxis nun cxiam auxtoritata Zamenhof mem, la kreado de lingvo estas infanajxo, kiu por ili, kiel nun jam maturaj homoj, ne konvenas. Al tio aligxis ankoraux la cirkonstanco ke la patro de Zamenhof rakontis pri la laboro de sia filo al la direktoro de unu el la Varsoviaj gimnazioj, kaj tiu diris al la patro, ke lia filo estas por cxiam perdita, ke lia laborado estas plej senduba simptomo de komencigxanta nesanigebla frenezo. Zamenhof devis promesi al sia patro,ke li almenaux ne alpasxos publike kun sia laboro, antaux ol li finos la studadon en la universitato kaj farigxos kuracisto.

Cxio cxi tio kauxzis, ke Zamenhof decidis ne paroli plu kun iu pri sia ideo kaj labori tute izolite. En Junio 1879 Zamenhof finis la kurson gimnazian, kaj en Auxgusto li forveturis en la urbon Moskvo, por studi medicinon en la tiea universitato. Por ne esti sxargxo por siaj gepatroj, kies financa stato neniam estis suficxe bona, Zamenhof sercxis en Moskvo ian okupon, sed bedauxrinde nenion povis trovi. Tial post du jaroj li forlasis Moskvon kaj revenis Varsovion, kie li daurigis sian studadon en la universitato. En januaro 1885 li finis la universitatan kurson kaj ricevis diplomon de kuracisto.


Iru al Pagxo-1 . . . P.2 . . . P.4 . . . P.5 . . . P.6 . . . P.7 . . . P.8    Aliaj numeroj