La Torontano #69, P.4


(Dauxrigata de p3)
Tiam, por komenci laborenspezi por sia vivo, li forveturis en tre mal-grandan urbeton Wejseje (Sulvaka gubernio), kie logxis lia fratino Fanny Pikower kaj kie li komencis sian medicinan praktikadon. Sed, havante tro impreseblan karakteron, li tro multe suferis morale en sia rolo de kuracisto por cxio; cxiufoje, kiam li al iu el siaj pacientoj ne povis helpi, aux des pli kiam iu el liaj pacientoj mortis, li faris al si akrajn riprocxojn, ke tio estas la kulpo de lia nebona kuracado; tial post kvarmonata praktikado en la urbeto li decidis elekti por si ian specialecon.

Li revenis Varsovion kaj komencis tie perfektigxi en kuracado de okuloj. Dum duono da jaro li laboris en la okulista apartajxo de la Varsovia hebrea malsanulejo sub la gvidado de D-ro Kramsztyk. En la fino de 1885 li forveturis en la urbon Plock (kie tiam estis neniu okulisto), por provi tie kuracadon kiel okulisto kaj konvinkigxi praktike, cxu li sentas sin jam suficxe forta en la okulista scienco. Restinte tie dum 5 monatoj kaj konvinkigxinte, ke multe ankoraux mankas al li, li en Majo 1886 forveturis Vienon kaj dum kelke da monatoj fervore studis en la specialaj kursoj por okulistoj. En auxtuno de 1886 li komencis okulistan praktikadon en Varsovio, en la loøejo de siaj gepatroj (strato Murnowska No. 40).

De 1878 øis 1885 Zamenhof multe kaj fervore laboris super sia lingvo. En 1885 li decidis eldoni sian unuan lernolibron kaj komencis sercxi eldonanton. Sed dum du jaroj li tute vane sercxis, malgraux ke la libreto estis tre malgranda, neniu volis gxin eldoni. Fine en 1887 li sukcesis ricevi prunte kelkan sumon da mono kaj eldoni mem sian unuan libron.

La 9an de Aýgusto 1887 Zamenhof edzigxis kun frauxlino Klaro Silbernik (el Kovno) kaj arangxis sian logxejon en Varsovio cxe la strato Przejazd No.9. Lia edzino havis kelkan negrandan kapitalon, kaj la junaj geedzoj havis la plej bonajn esperojn. Sed, malgraux la plej modesta maniero de vivado, la kapitaleto baldaux disfandigxis. Grandan parton de gxi englutis la eldonado de grandega nombro da senpagaj ekzempleroj al cxiuj gazetoj de la mondo, al diversaj societoj, lernejoj k.t.p.; la ceteran parton englutis la modesta vivado de la geedzoj, cxar la nombro de la pacientoj de Zamenhof estis terure malgranda. En junio 1888 naskigxis la unua filo de Zamenhof, Adamo. En la mezo de 1889 el la tuta kapitalo de la geedzoj ne restis plu ecx unu kopeko. La bopatro de Zamenhof donis al li kelkan helpon, sed tio, kompreneble, suficxis nur por tre mallonga tempo. Tiam en auxtuno de 1889 Zamenhof vole-ne-vole devis decidi forlasi Varsovion kaj sercxi sian panon en alia urbo, kie ne logxas aliaj okulistoj kaj kie li sekve povus pli esperi laborenspezojn per sia profesio.

La forlaso de Varsovio estis por ambaux geedzoj ekstreme dolora, kaj cxiuj ecx plej malgrandaj detaloj el tiu malgaja tempo gxis nun vive restis en ilia memoro. Kvankam ambaux geedzoj ne estis naskitaj en Varsovio kaj kvankam ili tre malmulte gxuis iam la urban vivon, tamen ili tiel varmege amis tiun urbon, ke la devigita forlaso de gxi estis por ili kvazaux plej terura porcxiama ekzilo el la patrujo.

Kun treege premita koro la edzino kun la infano forveturis en la urbon Kovno al sia patro, kaj la edzo elveturis, por sercxi panon. La unua urbo, en kiu li haltis, estis Brest-Litovsk;

Dauxrigo sur pagxo-5

Iru al Pagxo-1 . . . P.2 . . . P.3 . . . P.5 . . . P.6 . . . P.7 . . . P.8    Aliaj numeroj