La Torontano #69, P.5


(Dauxrigata de p4)
sed tie oni klarigis al li, ke la urbo estas tro malricxa por specialisto - okulisto povu havi tie ecx plej modestan panon por sia familio. Tiam li venis en sian urbon de naskigxo (Bialystok), cxar, kvankam tie logxis jam okulisto, Zamenhof esperis tamen, ke la gepatra urbo alportos al li pli da felicxo. Sed tie oni diris al li, ke la esperoj estas tre malgrandaj, cxar Bialystok ne havas konfidon al kuracisto kiu ne fordonas sin tute al sia profesio kaj okupas sin per aferoj flankaj.

Post kelkaj tagoj da restado en Bialystok Zamenhof auxdis, ke la granda urbo Hxerson (en suda Rusujo) ne havas okuliston. Li telegrafis al unu Hxersona konato kaj, ricevinte la respondon, ke tiel efektive estas, li entreprenis la malproksiman vojagxon al Hxerson. Li veturis tien kun la plej bonaj kaj viglaj esperoj. Sed, veninte tien, li sciigxis, ke la informo, kiun li ricevis, estis malgxusta, ke en Hxerson logxas jam delonge okulisto, kaj ellabori al si tie medicinan praktikon estos afero tre malfacila. Li tamen decidis jam resti tie kaj pacience provi ellabori al si panon.

La vivo en Hxerson estis por Zamenhof tre malfacila. Malgraux ke li prenis por si tre malgrandan logxejon (strato Hannibalovska, domo de Tarle) kun tre malricxa meblaro, kaj servanton li havis nur por kelkaj horoj cxiutage, la tre malgranda sumo da mono, kiun li kunportis kun si, apenaux suficxis por unu monato. Ne dezirante akcepti por sia propra persono helpon de sia bopatro (al kiu, kiel ankaux al sia edzino, li nenion skribis pri la mal-facileco de sia situacio), kaj dezirante elteni kiel eble plej longe, li arangxis sian vivon tiamaniere, ke liaj elspezoj estu kiel eble plej malgrandaj, ekzemple li hejtis la fornon tre malmulte, tagmangxis en plej malkara restoracio kaj ne cxiutage, k.t.p. Malgraux la admonado de kelkaj Hxersonaj konatoj, kiuj ripetadis al li, ke tiel longe, kiel li ne forjxetos sian fantaziajxon kaj ne farigxos kuracisto serioza, li neniam havos panon; malgraux la akraj riprocxoj kiujn li ofte mem faradis al si, memorante pri siaj edzino kaj infanoj, lia tempo kaj kapo restis okupitaj nur de Esperanto, kaj li ne perdis la esperon, ke cxio estos bona.

Al sia edzino, kiu dume naskis la duan infanon, Sofion, li skribadis plej konsolajn kaj esperigajn leterojn. Tamen post tri monatoj da tre malfacila vivo li fine konvinkigxis, ke li plu ne povos elteni. Kaj kiam lia bopatro, diveninte iamaniere la malfacilecon de lia situacio, insistis, ke li akceptu denove lian subtenon kaj reveturu Varsovion, li tion faris, kaj en Majo 1890 li revenis Varsovion, supozante, ke liaj malmultaj pacientoj eble ne forgesis lin, ke eble ankaux Esperanto donos al li kelkajn enspezojn, kaj cxio kune, ligite kun la subtenado de la bopatro, eble donos al li la povon iamaniere elteni, gxis lia situacio plibonigxos.

Reveninte Varsovion, li rekomencis sian medicinan praktikadon ne malproksime de sia antauxa logxejo, en la domo No. 21 de la strato Nowolipki; esperante havi kelkan helpan profiton, li prenis sur sin la eldonadon de la tiama gazeto Esperantisto, kiun la gxistiama eldonanto ne deziris dauxrigi. Sed la gazeto donis nur malprofiton, kiun kovri li ne povis; tial sensukcese provinte arangxi malgrandan akcian societon, Zamenhof estis devigata anonci, ke li ne plu povas eldoni la gazeton. Tiam kun sia helpo aperis Trompeter, kiu ne sole prenis sur sin la eldonadon de la gazeto, sed ankaux destinis por Zamenhof pagon de 50 rubloj cxiu-monate por la redaktado.

Dauxrigo sur pagxo-6

Iru al Pagxo-1 . . . P.2 . . . P.3 . . . P.4 . . . P.6 . . . P.7 . . . P.8    Aliaj numeroj