Tamen la nombro de la pacientoj de Zamenhof cxiam estis ankoraux terure malgranda, kaj Zamenhof venis al la konvinko, ke en granda urbo li neniam povos sin teni. Tre malgaje la geedzoj decidis denove forlasi Varsovion kaj sercxi felicxon en urbo negranda. Cxar oni diris al li, ke la urbo Grodno estas suficxe granda, por doni panon al unu okulisto, kaj cxar lin tre allogis la ideo vivi denove en la provinco, en kiu li naskigxis, Zamenhof forveturis tien en oktobro 1893, por provi tie okulistan praktikadon.
La komenco estis suficxe bona. Tial la 25an de novembro Zamenhof revenis Varsovion, por preni sian familion, kaj la 27an, en malgaja nebula tago, la geedzoj Zamenhof kun siaj du infanoj forlasis Varsovion, sxajne por cxiam. En la stacidomo diris al ili adiaux nur la patro kaj gefratoj de Zamenhof (la patrino mortis antaux unu jaro); el la amikoj aux konatoj estis neniu. Kvar jarojn la familio Zamenhof logxis en Grodno. La unua tempo estis suficxe bona. La enspezoj estis ne grandaj, sed tamen suficxis por modesta vivado. Sed baldaux en Grodno enlogxigxis alia okulisto, kaj la vivo farigxis pli malfacila, cxar Grodno ne suficxis por du okulistoj, kaj por konkurado propano Zamenhof ne estis kapabla. Zamenhof denove devis akcepti helpon de sia bopatro. Kvankam la lasta donadis sian helpon tute volonte kaj sen riprocxo, Zamenhof tamen morale multe suferis de tio.
La afero Esperanta ankaux iris tre malfacile. Pro artikoloj de Tolstoj, presitaj en la gazeto Esperantisto, la Rusa cenzuro malpermesis al gxi la eniradon en Rusujon, kaj la gazeto, kies plimulto da abonantoj estis tiam Rusujanoj, devis malaperi. La Biblioteko de Esperanto, kiun Zamenhof tiam eldonadis, ne havis suficxe da abonantoj, por kovri la elspezojn.
Kun konstante strecxita cerbo Zamenhof sercxadis ian pandonan okupon por si kaj iun personon, kiu volus preni sur sin la dauxrigon de la Esperantaj eldonoj. Sed neniu volis ion auxdi pri tio. Fine s-ro Gernet el Odeso prenis sur sin la eldonadon de la gazeto (sub sxangxita nomo) kaj de la Biblioteko. Vidante, ke la vivo en Grodno farigxas por li cxiam pli kaj pli malfacila, kaj konvinkigxinte, ke li nenie kaj neniam havos sian panon, se lia kapo estos fordonita ekskluzive al Esperanto, Zamenhof fine decidis fari la lastan provon. La decido estis por li turmenta, gxi minacis pereigi la tutan esencon de lia vivo, sed li sentis tre bone, ke li nepre devas fari tiun provon, cxar alie restas por li absolute nenia espero. Li decidis tute formeti de si por 2-3 jaroj la aferon Esperantan (dauxrigante sole la eldonadon de la Adresaroj kaj la plej necesan korespondadon) kaj dedicxi sin tute kaj ekskluzive al sia profesio. En Auxgusto 1897 li forveturis Vienon, por iom refresxigi siajn medicinajn sciojn, kaj en Novembro li kun sia familio denove translogxigxis Varsovion. Li tie luis logxejon en la plej malricxa kvartalo de Varsovio (strato Dzika No.9, kie li logxas ankoraux nun), kie neniu kuracisto-specialisto iam logxis, cxar la pacientoj tie pagas tro malmulte kaj pli bonstataj personoj