La Torontano #69, P.7


(Dauxrigata de p6)
Li komencis akceptadi la malricxajn pacientojn, dedicxadi al ili sian tutan atenton, por akiri ilian konfidon; li penis per cxiuj fortoj, ke oni forgesu, ke li estas auxtoro de ia lingvo, ke oni vidu en li nur kuraciston. Estas tute kompreneble, ke, malgraux la penado, la unua tempo ne povis ankoraux doni ian bonan rezultaton. Sed Zamenhof konsciis, ke por li tio estas la lasta, absolute la lasta provo, ke se li nun ne sukcesos, li havos plu nenian esperon en la vivo. Tial liaj nervoj estis tiam terure ekscititaj kaj li farigxis preskaux freneza. Sxajnis al li tiam, ke tio estas la lastaj tagoj de lia vivo. Cxiuj penoj de lia familio, por konsoli lin, estis vanaj. Cxiumonate li devis akcepti de sia bopatro kelkan sumon da mono, kaj cxiufoje tio estis por li infera sufero. Cxar en Grodno liaj enspezoj estis pli grandaj kaj liaj elspezoj pli malgrandaj, tial li konstante faradis al si akrajn riprocxojn, kial li forlasis Grodnon. Al la suferoj financaj aligxis ankoraux nostalgio, cxar post kvarjara vivado en la provinco de sia naskigxo Zamenhof jam ne sentis sin en Varsovio tiel hejme, kiel antauxe. De tempo al tempo li penadis konvinki sin mem, ke li tute ne faris la frenezan translogxigxon, ke cxio estas songxo, ke li baldaux vekigxos kaj vidos sin denove en sia Grodna logxejo cxe la strato Policejska. Sed post la paso de unu jaro la cirkonstancoj fine komencis plibonigxi. La nombro de la pacientoj de Zamenhof komencis regule kreski. Fine en la jaro 1903 Zamenhof atingis tiun felicxan momenton kiam liaj enspezoj jam tute kovris liajn elspezojn, kiam kun gxoja koro povis diri al sia bopatro: mi ne plu bezonas helpon, kaj kiam li denove kun tute pura konscienco povis komenci energian laboradon por Esperanto. Tio estis eble la plej felicxa jaro en la vivo de la geedzoj Zamenhof. En la jaro 1905 Zamenhof havis jam la eblon (la unuan fojon post 20 jaroj) fari al si kelksemajnan libertempon kaj entrepreni kun sia edzino vojagxon al la Bulonja kongreso. Nun la vivo de Zamenhof estas jam trankvila. Li laboras tre multe, cxar lian tutan tagon okupas lia profesio, kaj la tutan vesperon li laboras por Esperanto. Sed malgraux lia granda laborado kaj malgraux la malbona stato de lia sano (malforteco de la koro kaj manko de pulso en la piedoj) li estas tute kontenta. Li nur bedauxras, ke lia tagnokto havas ne pli ol dudek-kvar horojn kaj la manko de tempo kaj la malbona sano ne permesas al li plenumi cxion, kion li volus plenumi.
- Fino -

La malnova libro el kiu la supra teksto estis prenita estas en la biblioteko de Esperanto-Rondo de Toronto. Anoj kiuj deziras legi pli, povas fari tion dum unu el la Bibliotekaj Post-tagmezoj cxe Detlef.

NOVA ESTRARO por K.E.A

Cxar estis nur kvin kandidatoj, kaj KEA bezonas minimume kvin estraranojn, ne necesis baloti. La novaj estraranoj por 2004-2005 estas:

Prezidanto D-ro Geoffrey Greatrex Vic-prez. Normando Fleury Sekretario Ken Price Kasisto Wally DuTemple Redaktoro de LUMO: Bob Williamson

Dankon al Lunjo kaj Detlef, kiuj tralegis la presprovajxon de (la papera versio) de cxi tiu numero kaj korektis kelkajn tajperarojn!
Iru al Pagxo-1 . . . P.2 . . . P.3 . . . P.4 . . . P.5 . . . P.6 . . . P.8    Aliaj numeroj