La Torontano #69,     P.8


zfesto2s.jpg zfest1s.jpg

Z A M E N H O F A    F E S T O    2 0 0 3

Ni havis tre gxuindan Zamenhof-feston sabate la 13an de decembro, de la 1a post-tagmeze gxis 11ptm. Same kiel pasintjare, ni uzis la belan festocxambron de 77 Carlton Strato.

Lunjo bone organizis gxin, kaj venis frue kun sia fratino Susan, kaj Alica. Dum Lunjo arangxis kaj ornamis la cxambron, Susan kuiris kaj pretigis bongustajn mangxajxojn. Dankegon al ili!

Ni gxojas ke tri membroj de la nova grupo en Scarborough, partoprenintaj la klason de Lunjo tie dum la auxtuno, kaptis la okazon veni al sia unua Zamenhofa festo.

Estis, kiel kutime, pli da bonaj mangxajxoj kaj trinkajxoj ol ni povis konsumi. Estas domagxe ke ne estas bone tro-mangxi!

Krom intersxangxado de informoj kun amikoj kiujn oni ne vidis dum monatoj, okazis du prezentoj:

Maria Hopkins dramece rakontis fabelojn kiujn sxi mem verkis aux adaptis, kaj kantis Kristnaskajn kantojn Esperantlingve.

Barry Savage legis el Vivo de Zamenhof, kaj ludis ukulelon dum li kantis siajn proprajn lerte verkitajn kantojn el la historio de la familio Zamenhof.

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Antaux 20-jaroj! Jen tio, kion diris La Torontano, tiutempe redaktita de Eduardo Vivancos, pri la Zamenhofa Festo en 1983:

La programo estis tre varia kaj interesa, sed bedauxrinde, nur 12 personoj partoprenis la feston, kiun oni povas konsideri kiel la plej grava jara evento de la Esperanto-Rondo.

Tamen, ni estas certaj ke la cxeestantoj gxuis tre agrablan posttagmezon, kaj denove la kvalito de la programo estis lauxdinda. Cxi foje ni havis vivan muzikon danko al Pauxlo Hopkins kiu per fluto ludis tre oportune kaj lerte La Espero-n. Kriss Smilga en la rolo de Zamenhof, legis prelegon de la auxtoro de Esperanto. Des, Pauxlo kaj Eduardo deklamis poemojn respektive de Zamenhof, Kaloczaj kaj Schwartz. Alica kaj Kriss ludis tre amuzan skecxon Fajro! Fajro!, kaj fine nia trobadoro Pauxlo Hopkins tre verve kantis Ludoviko-n de Reto Rossetti, laux melodio de Ho, Suzana.

Antaux la adiauxo ankoraux restis tempo por amikecaj diskutoj kaj pago de kotizoj, dum la bongustaj fruktoj, kukoj, sandvicxoj kaj kafo progresive malaperis de la tablo.

line
Iru al Pagxo-1 . . . P.2 . . . P.3 . . . P.4 . . . P.5 . . . P.6 . . . P.7    Aliaj numeroj