| Redaktoro: Ken Price numero 71 Somero 2004 |
.
Dimanæe la 15an de aýgusto, posttagmeze, ni piknikis en parko Sunnybrook. Eæ dum pikniko, Esperantlingva Skrablo-ludo estis populara!
En la foto, de maldekstre: Curtis, Paul Hopkins, Argilo (Clayton Smith - fama pro kreo de la reta versio!), kaj Lunjo (Kathy Toy).
La KANADA KONGRESO de ESPERANTO okazis en julio, kune kun la ELNA-kongreso, en Sidney, Brita Kolumbio, dank' al invito kaj laboro de Wally Du Temple kaj la esperantistoj de Sidney/Viktorio.
Inter proksimume 66 partoprenantoj estis, bedaýrinde, nur unu Torontano, Ken Price, kaj neniu el Montrealo. Bob Williamson (redaktoro de LUMO) kaj Geoffrey Greatrex (prez. de KEA) venis kun siaj edzinoj, el Dartmouth NS kaj Otavo, respektive. Aperis bona artikolo, kun fotoj, en la Viktoria tag-¼urnalo Times Colonist. Aperos pli da informoj en la venonta numero de LUMO. Kelkaj fotoj estos en la retejo de Ken dum kelkaj semajnoj. (http://webhome.idirect.com/~sukceso)
Entuziasmaj, relative novaj, esperantistoj el Austin, Teksaso, invitis ELNA kongresi en Austin venontjare, kaj ELNA akceptis.
Kathy Toy (Lunjo) . . . . . . . . VicPrezidanto . . . . . . ktoy@attcanada.ca
Alice Kazmierowski (Alica) . . Sekretario/Kasisto . . . . . takaz@istar.com
Oficiala kunveno la trian lundon de la monato, 8ptm, 77 Carlton St. (orienten de metroa stacio College). Sociaj kunvenoj je aliaj lundoj en kafejo Timothys, nordorienta angulo stratoj College kaj Bay.
.
Randy Dean kiu loøas apud Atlanta, Georgio, Usono (la tria de maldekstre en la foto), estis la unua alveninto por nia kunveno en kafejo Timothy's en junio.
Je sabato, la 17a de julio okazis SOMERFESTO en Toronto, de 1ptm øis malfru-vespere. Øi estis organizita de Lunjo. Æar la Kanada Kongreso de Esperanto okazis dum tiu semajnfino, æe la alia flanko de la kontinento, la redaktoro de La Torontano ne povis partopreni Somerfeston, sed Jeremy Bass raportas pri øi per la æi-paøaj fotoj.
Maldekstre: Arono kaj Karlena Chapman el Otavo, kun Argilo (Clayton Smith).
Dekstre: Jeremy Bass (Toronto) pian-ludas kaj Maria Hopkins (St. Catherines) kantas.
Sabate, la 11an de septembro: Detlef gastigos la unuan Bibliotekan Post-tagmezon de la sezono.
10-12 septembro: NOREK (regiona kongreseto) en Boise, Idaho, Usono. Informo æe www.terpomuloj.org
9 oktobro: OKEMO: Internacia Semajnfina Kunveno en Ludlow, Vermonto, Usono. Vidu la retpaøon de ESK (Esperanto Societo de Kebekio) por pliaj informoj: www.esperanto.qc.ca
11 decembro: Zamenhof-festo æe 77 Carlton Street, ekde 1ptm kaj kutime øis malfru-vespere. Kontaktu Lunjon se vi deziras kontribui ion.
21-23 majo 2005: MeKaRo-3
La tria Mez-Kanada Renkontiøo okazos en Toronto, dum la longa feria semajnfino. La unuaj du okazis en Otavo kaj Montrealo.
Somero 2005: Universala Kongreso en Vilnius, Litovio (lando kiu ¼us fariøis parto de la eýropa unio). Eblas aliøi rete æe www.uea.org
2007: La 7a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto okazos en Kalgario, Alberto, Kanado