torhead.jpg
Redaktoro:   Ken Price              numero 73              Printempo 2005
ertgrupo.jpg

 

 

Kelkaj el la festantoj en Toronto, la 18an de decembro. Staras malantauxe Skoto, Pauxlo, Andreo, Detlef, Fermano, Jeremio, kaj Ken. En la antauxa vico estas Maria, Lunjo, Jean Guy (Jogo) kaj Alica.




Estraranoj de ESPERANTO-RONDO DE TORONTO:

Scott Dawson(Skoto) . . . . . . . . Prezidanto . . . . . . scott@sunspace.org

Kathy Toy (Lunjo) . . . . . . . . VicPrezidanto . . . . . . ktoy@attcanada.ca

Alice Kazmierowski (Alica) . . Sekretario/Kasisto . . . . . takaz@istar.com

linecol.jpg

 

Meetings / Kunvenoj

Official meeting 3rd Monday each month, 8pm at 77 Carlton St. (east from College subway station). Social meetings other Mondays in Timothy's cafe, NE corner Bay and College streets, same hours.

NOTE:- If Monday is a holiday, we meet on Tuesday.
NOTU:- Se lundo estas ferio, la kunveno okazas marde.

Oficiala kunveno la trian lundon de la monato, 8ptm, 77 Carlton St. (orienten de metroa stacio College). Sociaj kunvenoj je aliaj lundoj en kafejo Timothy's, nordorienta angulo stratoj College kaj Bay.

 


skrablo.jpg

 

 

Ludi Skrablon en Esperanto restas poulara inter niaj klubanoj kaj vizitantoj. Jeremio Bass, Alica Kazmierowski, Barry Savage kaj Ken gxuis la mensekzercan ludon dum la Zamenhof-Festo en decembro.

 


 

Klubkunvenoj en 2005 dauxras same kiel en pasintaj jaroj, sed gxis nun mankas eksterlandaj vizitantoj. Ni esperas havi multajn eksterurbajn, kaj eksterlandajn, vizitantojn en la (kanada feria) semajnfino 21-23 majo, kiam nia klubo gastigos la trian MezKanadan Renkontigxon (kiu estas konata per la nomo MEKARO). Esperantistoj el Montrealo, du Usonaj sxtatoj, kaj ecx (se la subite plialtigitaj flugprezoj post la bankroto de JetsGo ne malebligos tion) unu el Kalgario, anoncis siajn intencon partopreni. Lokaj Esperantistoj kaptu la okazon renkonti ilin kaj faru gxin vere gxuindan kongreseton. Pli da informo estos sendita rete aux perposxte en la venontaj semajnoj. Se vi havas demandojn kontaktu Ken cxe ken.price[cxe]canada.com

linecol.jpg

 

Aliaj Datoj, lokoj, okazajxoj:

 

La 53a Kongreso de Esperanto-Ligo por Nord-Ameriko okazos cxe Universitato Concordia en Austin, Teksaso 10-13 junio 2005. Informoj cxe http://russcon.org/esperanto/2005.html aux trovebla tra la ELNA retejo http://esperanto-usa.org

 

NASK, la Nord-Amerika Somera Kursaro. Three-week intensive courses of Esperanto in July at the renowned School for International Learning, Brattleboro, Vermont, given by experienced instructors from around the world, at three different levels. If you know someone who may be interested, tell them to ask Ellen Eddy for details. NOTE the ORDER of the names in the email address! eddyellen[cxe]aol.com

 

90a Universala Kongreso de Esperanto, en Vilno, Litovio (Vilnius, Lithuania) 23-30 julio 2005

 

La cxi jara NOREK okazos en Calgary de la 19a gxis la 21a de auxgusto. La kongresa hotelo Sandman Hotel, Downtown Calgary ofertas bonegan prezon por kongresanoj 1-800-266-4684 grupnomo NOREK konfirmo-numero 227528. Alia ebleco por malmultaj bonsxancaj personoj estos tranokti cxe Calgary City View B&B. La administrantino Micheline Boisvert lernas esperanton kaj dum NOREK esperas servi kelkajn klientojn esperante! Micheline baldaux revenos de ferio en Kubo (kie sxi konatigxis kun lokaj esperantistoj). Oni povos kontakti sxin cxe 403-870-5640 aux canadamichelinebb[cxe]iname.com. Sxia retejo www.calgarycityview.com baldaux havos ankaux esperantan pagxon. Vi povas vidi informojn pri la evento en la retejo de la Kalgaria Esperanto-Centro:
http://esperanto-antauen.com

 

T A K E   2 0 0 7
La 7a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE) okazos en Kalgario, Kanado en majo 2007. TAKE komencigxis kiel neregula renkontigxo de amerikaj esperantistoj. Nun gxi okazas cxiujn tri jarojn, kunvokita de la Amerika Komisiono de UEA.

TAKE okazis en:
* 1978: Marilio, Brazilo      * 1980: Bonaero, Argentino       * 1996: San-Joseo, Kostariko
* 1999: Bogoto, Kolombio   * 2001: Meksikurbo, Meksiko    * 2004: Havano, Kubo

 


ZAMENHOFA FESTO 2004

Sabate la 18an de decembro ekde la 2a ptm-e Esperantistoj kunvenis en la festo-cxambro, 77 Carlton Street, Toronto. Inkluzive de vizitantoj, cxeestis 23 personoj, kaj la lastaj iris hejmen je 11ptm-e. Dum la tuta tempo estis mangxajxoj, tortoj, kukoj kaj diversaj trinkajxoj haveblaj de tabloj cxe la flanko de la cxambro. Foje Jeremy pianludis, kaj ofte kelkaj aliaj kunkantis

Fermano kantis dolcxvocxe, vortojn de Julio Baghy kaj aliaj verkistoj, akompanante sin per gitarmuziko kiun li mem komponis

Ni denove sxuldas grandan dankon al Lunjo kaj Alica kiuj alvenis frue, por arangxi la tablojn kaj acxeti mang- kaj trink- ajxojn.

Inter la vizitantoj estis Pauxlo kaj Maria Hopkins el St. Catherines, kaj Stefano el Londono, (Ont.)

sidgrupo.jpg


Aliaj numeroj de La Torontano